Lajos Timár
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Lajos Timár [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Timár Lajos estis hungara botanikisto.

Lajos Timár naskiĝis la 23-an de januaro 1918 en Kroatio en Zagrebo. Li mortis la 18-an de septembro 1956 en Szeged.
Biografio
La familio Timár post la 1-a mondmilito rifuĝis al rest-Hungario. La juna Lajos frekventis gimnazion en Szolnok, poste li laboris en biblioteko. En 1938 li studis jaron en Universitato István Tisza, poste li lernis en Universitato Ferenc József. Li akiris pedagogian diplomon en 1943, poste li soldatiĝis, post la mondmilito li instruis en gimnazio. En 1946 li doktoriĝis en Debrecen antaŭ Rezső Soó. Reveninta al Szeged li laboris en la universitata instituto. Li kandidatiĝis (CSc) en 1954 el biologio antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ligiĝis forte al Tiso, kie li ofte esploris la faŭnon.
Li havis edzinon, kiu naskis dufoje.
Remove ads
Elektitaj kontribuoj
- Adatok a Tiszántúl flórájához… (1952)
- Virágtalanok és gombák a Tiszántúlról (1960)
Fontoj
- hungarlingva teksto (la koncerna teksto estas legebla en la 111-a paĝo)
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads