Nacia parko Lago Torrens

nacia parko From Wikipedia, the free encyclopedia

Nacia parko Lago Torrens
Remove ads

La nacia parko Lago Torrens estas nacia parko en la centro de aŭstralia federacia ŝtato Suda Aŭstralio, 345 km norde de Adelaide, proksimume 180 km norde de Port Augusta kaj proksimume 65 km okcidente de Leigh Creek.[1] La nacia parko ampleksas Lagon Torrens, la duan plej grandan salakvan lagon de Aŭstralio.

Rapidaj faktoj , [+], Lando ...
Remove ads

Geologio kaj naturo

La Lago Torrens kun areo de 5 700 km² estas senelflua salakva lago en la sama rifto kiel golfo Spencer en la sudo. Kutime la lago nur estas seka salareo. En la lastaj 150 jaroj ĝi pleniĝis nur unufoje kun akvo.

Malkovro

La salakva lago estis malkovrita en 1839 de Edward John Eyre[2], kiu opiniis, ke ĝi estus okcidenta parto de grandega, hufferoforma salujo, kiu ĉirkaŭus la montaron Flinders[3] en la nordo kaj malebligus ĉiun aliron. Nur preskaŭ 20 jarojn poste, en marto 1858, atingis A. C. Gergory la montaron Flinders de nordo kaj iom pli poste en la sama jaro eniris ekspedicio gvidata de Benjamin H. Babbage kaj Peter Warburton de nordokcidento (ĉe la hodiaŭa urbo Marree[4]) en la montaron. La „huffera lago“ de Eyre fakte konsistis el Lago Frome, Lago Callabonna, Lago Blanche, Lago Gregory, Lago Eyre South kaj Lago Torrens.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads