Lampenberg
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Remove ads
Pri la komunumo
Lampenberg estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 501 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Lampenberg situas sur altebenaĵo je alteco de 522 m s.m. inter la du valbrakoj de la rivero Frenke proksimume 20 kilometrojn sudoriente de la urbo Bazelo. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas ĉe la akvorezervujo Egg je alteco de 620 m s.m., ĝia plej malalta punkto ĉe la bordo de la vilaĝa rivereto Talbächli je alteco de 395 m s.m.. La komunumo etendiĝas sura areo de 4,0086 km² kaj ĝia limo havas longecon de 8,782 km.
Remove ads
Najbaraj komunumoj
La komunumo Lampenberg limas en nordokcidento al Bubendorf, en nordo en unu punkto al Ramlinsburg, en oriento al Hölstein, kaj en sudo al Niederdorf.
Trafiko
Lampenburg disponas pri komuna haltejo kun la komunumo Ramlinsburg ĉe la mallarĝŝpura Waldenburg-Fervojo de Waldenburg al Liestal. La centro de la vilaĝo de la trajnhaltejo atingeblas per la loka buso n-ro 93.
Historio
La unua dokumenta mencio de Lampenberg datiĝas el la jaro 1226 kiel Lampenberc.
En la jaro 1989 en Lampenberg estis malkovritaj restaĵoj de fajroŝtonminejo el la neolitiko.
Eksteraj ligiloj
Bildoj
- Tipaj bazelkamparanaj domoj en la vilaĝocentro
- Vilaĝeniro, alvenante de Niederdorf
- Rigardo al la valo de Waldenburg ek de Egghübel
- Vilaĝa vendejo
- Vilaĝocentro
- Gastejo Reblaube
- Faktrabdomo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



