Lamu

From Wikipedia, the free encyclopedia

Lamu
Remove ads

La antikva urbo Lamu, en Kenjo, je 200 kilometroj norde de Mombasa, estas la plej antikva kaj plej bone konservata svahila urbo de orienta Afriko, konservante la tradiciajn funkciojn. Konstruita sur ŝtono el koralo kaj ligno el manglo, la loĝantaro karakteriziĝas pro la simpleco de la strukturaj formoj, riĉigitaj de internaj kortoj kaj lignaj pordoj arte ĉizitaj. Lamu estas la centro de la ĉefaj religiaj festivaloj de Islamo ekde la 19-a jarcento kaj konvertiĝis en grava studcentro de la kulturoj islama kaj svahila.

Thumb
Monda heredaĵo de UNESKO
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

La urba strukturo de Lamu klare evidentigas la influojn, kiuj kuniĝis dum la jarcentoj, ekde Eŭropo, Arabio kaj Hindujo, uzante la tradiciajn teknikojn por produkti malsaman kulturon. La kresko kaj dekadenco de la havenoj ĉe la orienta marbordo de Afriko estas la interagado de bantuoj, araboj, persoj, hinduoj kaj eŭropanoj, kiu reprezentas la plej altan esprimon de la kulturo en Lamu. La urbo estas Monda heredaĵo de Unesko ekde la jaro 2001.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads