Larmiga gaso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Larmiga gaso estas kemiaĵo, plej ofta maltumultiga ilo dismonde.
Efikoj
- forta larmumo, salivfluo;
- malfacila spirado, tusado, aersopiro, brustopremo;
- peza kapdoloro, vomemo, svingemo;
- iritado de la malseka mukozo, okulo, haŭto, ruĝiĝo.
Ĝi ne kaŭzas restantajn damaĝojn, sed gravajn ja, kiam oni de proksimo enspiras la gason.
Konsisto
CS

CS estas la plej disvastiĝinta bazmaterialo por larmogaso, kiu estas orto-klorobenziliden-malononitrilo (C10H5ClN2). Ĝia degela punkto estas 93–96 °C, bolpunkto 310–315 °C. Ĝi venenigas la akvajn organismojn. La nomo „CS” aludas la kemiistoj Ben Corson kaj Robert Stoughton, kiuj malkovris la materialon en 1928.
CR
CR estas adibenz-oksazepino kaj est 6-10-oble pli forta ol la CS. Ĝi kaŭzas intensan haŭtan iritacion kaj doloron, tusadon, eĉ provizoran blindecon, tiel kaŭzante panikon.
CN
CN, kloroacetofenono (C8H13ClO)
Pipro
naturdevena efikaĵo, aldonaĵoj por ŝprucado
Amonio
Remove ads
Uzo

Ĝi estas ĵetita per grenadĵetilo antaŭ la tumultantoj. Ĝi eligas la gason en formo de aerosolo. La instanco uzas ankaŭ kontraŭ futbal-huliganoj.
Civitano rajtas en multaj landoj kunporti sprajon por persona uzo kontraŭ rabistoj, atakantaj homoj, bestoj.
Protekto
Sen gasmasko, teksaĵo trempita en karbondioksida akvo, vinagro, citronsuko. Oni povas uzi grasajn kremojn sur la haŭto por eviti iritacion de la haŭto.
Oni devas eviti uzon de kontakta lenso.
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads