Lebap

provinco de Turkmenio From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La provinco Lebap (turkmene Lebap welaýaty, ruse Лебапский велаят) estas unu el la kvin provincoj (Welayatlar) de Turkmenio. Ĝi situas en la nordoriento de la lando, ĉe la landlimo kun Uzbekio. Ĝia ĉefurbo estas Türkmenabat (en cirila alfabeto, nun malkutima por skribado de la turkmena Түркменабат, antaŭe Ĉarĝu; turkmene Chärjew, ruse Чарджо). Ĝi kovras areon de 93 730 kvadrataj kilometroj, kaj havas iom pli ol 1 400 000 loĝantojn - tute konkrete, laŭ la censo de 2022 temis pri 1 447 298.

Thumb
Rapidaj faktoj provinco de Turkmenio [+], Lando ...

Ene de ĝi troviĝas la biosfera dezerta rezervejo Repetek kaj la natura rezervejo Kugitang, kie troviĝas la plej alta monto de la lando, Airababa kun 3 137 metroj da alteco.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads