Ŝitako

specio de manĝebla fungo From Wikipedia, the free encyclopedia

Ŝitako
Remove ads

La ŝitako[1] (Lentinula edodes) estas manĝebla fungo, kiu de nature troviĝas en Ĉinio kaj Japanio. La fungo estas multuzata en la azia kuirarto.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĝi kreskas sur lignospecoj kiaj kverko, fago, kastaneo kaj juglando. La fungo akiras, per sekigado. ankoraŭ pli bonan guston kaj apartenas al la plej multekostaj fungoj aĉeteblaj en nutraĵovendejoj. En la Fora Oriento ĝi jam dum jarcentoj estas kultivata kaj ege aprezata speciale pro ĝia kuraca efiko.

Remove ads

Priskribo

La nomo ŝitako venas de la japana vorto 椎茸 (shiitake) Pri tiu ĉi sono aŭskultu kun la signifo: fungo (= 'take') kiu kreskas sur la pintfolia kastanopso (Castanopsis cuspidata) (= 'shii'). La fungo havas helbrunan ĝis malhelbrunan ĉapelon. La lamenoj estas fiksitaj al la trunketo kaj iomete deklivaj. La trunketo plejofte estas en la mezo, sed kelkfoje ĝi povas kreski nesimetrie. Ĉe junaj fungoj la rando de la ĉapelo estas ruliĝinta internen. La surfaco de la ĉapelo plejofte estas iom flokeca. La fungo estas tre proteinriĉa kaj enhavas vitaminojn B kaj C. Ĝi ankaŭ malplialtigas sangopremon kaj kolesterolon .

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads