Lento

From Wikipedia, the free encyclopedia

Lento
Remove ads

Lento (Lens) estas genro de herboj kun alternaj, pare plume kunmetaj folioj finiĝantaj per ĉiroj aŭ pintoj po unu, kun malgrandaj, blankaj aŭ bluetaj floroj kaj kun mallongaj, plataj guŝoj 1-2-semaj. Estas 4 specioj el la Mediteranea regiono, Okcidenta Azio kaj Afriko, el kiuj la plej grava estas kultiva lento (L. culinaris).

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la planto lento. En la lingvaĵo de klasika muziko la italdevena vorto lento ankaŭ estas tempoindiko de malrapida ritmo.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun lenso.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

La nomo lento ankaŭ uziĝas por la semo de la kultiva lento.

Thumb
Tri diversaj lentoj

Ĝi estas malfermfrukto jam konata en la epoko de la Malnova testamento.

Lentoj fakte estas la sekigitaj semoj de la planto kaj ekzistas semoj en diversaj koloroj kaj grandecoj. La plantoj bezonas multe da varmo por bona maturiĝado.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads