Leopold Berger

ĉeĥa ĥemia inĝeniero From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Leopold BERGER (naskita la 9-an de marto 1887 en Vrchoslav – mortis la 10-an de aŭgusto 1954 en Prachatice) estis ĉeĥa ĥemia inĝeniero, aktivanta en Potštejn.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Li estis esperantisto ekde 1908 kaj agis kiel funkciulo de diverslokaj kluboj. Li fondis Boheman Esperanto-Servon kaj eldonis BES-an Adresaron. Li eldonis jarkolektojn de propagandaj gazetoj kaj verkis Ĉeĥa-Esperanto Vortareton, aperintan en 1930 (en la vortaro erare indikita 1929), 2a eld. 1930, 96 + 2 paĝoj.

Remove ads

Verkoj

  • BES-adresaro de l' esperantistoj el ĉiuj landoj (1919, 1920, 1921, 1922-1923, 1924, 1927, 1928, 1929, 1931, 1932, 1934, 1935-1936, 1937, 1939)
  • Česko-esperantský slovníček (1929, 1930)

Gazetoj

  • Interŝanĝa bulteno (Tauschbulletin), eldonata de UEA, redaktas Lepold Berger
  • Esperantský svět (Esperanto-mondo) estis ĉeĥlingva propaganda gazeto (kvin kajeroj inter oktobro 1928 kaj decembro 1929)
  • Kalejdoskopo de l' vivo (organo de Bohema Esperanto-Servo, kvar kajeroj en 1930)

Fontoj

Eksteraj ligiloj

Libroj[rompita ligilo] de Leopold Berger en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads