Leptono

elementa fermiono ne sentanta la fortan nuklean interagon, ekz. elektrono, muono, taŭono aŭ neŭtrinoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Leptono estas subatoma partiklo kun pozitiva duonentjera (valoro +1/2) spino (fermiono), kiu ne havas iun internan strukturon kaj ne partoprenas en fortaj interagoj. La etimo de la vorto leptono estas de greka vorto λεπτός, kiu signifas "malpeza". La terminon enkondukis Leon Rosenfeld en 1948 pro la fakto, ke ĉiuj konataj tiatempe leptonoj havis ege malpli grandajn masojn ol kompundaj "pezaj" partikloj kiel barionoj. Nuntempe tiu ĉi termino ne plu estas vera, ĉar ekzemple taŭono estas preskaŭ duoble pli peza ol tiaj barionoj kiel protononeŭtrono.

La familio de la leptonoj enhavas la elektronojn, la muonojn, la taŭonojn, kaj iliajn respektivajn neŭtrinojn. Laŭ norma modelo estas tri generacioj de leptonoj:

Ŝargoj de ĉiuj konataj leptonoj estas negativaj (elektrono, muono, taŭno), aŭ neŭtraj (neŭtrinoj). Ŝargoj de iliaj kontraŭpartikloj estas, male, pozitivaj aŭ neŭtraj.

Pliaj informoj Nomo, Ŝargo ...
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads