Auferstanden aus Ruinen

ŝtata himno de GDR From Wikipedia, the free encyclopedia

Auferstanden aus Ruinen
Remove ads

Leviĝinta el ruinoj aŭ pli ekzakte laŭ kunteksto Leviĝintaj el ruinoj - germane Auferstanden aus Ruinen, prononco [AŬFeaŝtandn aŭs ruI:nen] - estis la ŝtata himno de Germana Demokratia Respubliko (GDR). La muzikon por ĝi komponis Hanns Eisler (1898-1962), la tekston verkis Johannes Becher (1891-1958), kiu poste iĝis ministro pri edukado en GDR. Post la germana reunuiĝo la malnova himno, La kanto de l' germanoj, kiu jam antaŭe iĝis la himno de la Federacia Respubliko Germanio, estis uzata en la tuta Germanio. Interese estas, ke ĉiu el ambaŭ tekstoj konvenas al la muziko de la alia.

Rapidaj faktoj nacia himno, lando ...
Thumb
poŝtmarkoj de GDR el 1964, okaze de la 15-jariĝo de la socialisma ŝtato kaj sia himno
Remove ads

Teksto

La teksto de la himno estis verŝajne verkita oktobre de 1949, de Johannes R. Becher. Fojfoje oni supozas, ke li uzis kelkajn antaŭe verkitajn poezaĵojn el sia Moskva ekzilo skribante la tekston, sed pri tiu supozo oni povas nek trovi pruvojn en la memuaroj, nek en la eldiroj de Becher.

La celo de Becher estis krei popolkantan “pacohimnon” (germane “Friedenshymne”), kiu

Citaĵo
 [estu] solene kaj etose kantata de ĉiuj eroj de nia popolo […] [kaj] ankaŭ alparolu la germanajn homojn, kiuj vivas en la okcidento. 
 Johannes R. Becher

Pro tio, li estis kontraŭ proponoj kaj kritiko diranta, ke la himno ne estus sufiĉe batalema.[1]

Origina (germana) teksto

1.

Auferstanden aus Ruinen und der Zukunft zugewandt,
lass uns Dir zum Guten dienen, Deutschland, einig Vaterland.
Alte Not gilt es zu zwingen, und wir zwingen sie vereint,
denn es muss uns doch gelingen, daß die Sonne schön wie nie
über Deutschland scheint, über Deutschland scheint.

2.

Glück und Friede sei beschieden Deutschland, unserm Vaterland.
Alle Welt sehnt sich nach Frieden, reicht den Völkern eure Hand.
Wenn wir brüderlich uns einen, schlagen wir des Volkes Feind.
Lasst das Licht des Friedens scheinen, dass nie eine Mutter mehr
ihren Sohn beweint, ihren Sohn beweint.

3.

Lasst uns pflügen, lasst uns bauen, lernt und schafft wie nie zuvor,
und der eignen Kraft vertrauend steigt ein frei Geschlecht empor.
Deutsche Jugend, bestes Streben unsres Volks in dir vereint,
wirst du Deutschlands neues Leben. Und die Sonne schön wie nie
über Deutschland scheint, über Deutschland scheint.

Esperanta traduko

Unua strofo de T. Pusch, 1982, dua kaj tria strofoj de D. Ĝamadio, 2012.

1.

Leviĝintaj el ruinoj, la estonton antaŭ ni,
servu ni al via bono, Germanio ho patri’.
La mizeron ni forigu, kaj komune agu ni –
devos ebli, ke la suno brilos bele super ni,
super Germani’, super Germani’.

2.

Feliĉec’, eterna paco por la hejm’, por nia ŝtat’.
Pro milit’ estiĝis laco; ĉiu iĝu nia frat’!
Kuniĝantojn benas forto, kaj en agoj kaj en vort’.
Paca estu nia sorto, ĉar ne plendu la patrin’
pri la filomort’, pri la filomort’.

3.

Ni nun plugu, laborante kreos, lernos ĉion ni.
Kaj je nia fort’ fidante kreskos nova Germani’.
Junularo, strebo granda kuŝas de l’ popol’ en vi.
Via celo brilas franda, kaj la suno super ni,
super Germani’, super Germani’.
Remove ads

La himno kaj la internacia kopirajto

Ĝenerale naciaj himnoj konsideriĝas komuna havaĵo de sia popolo kaj de la tuta homaro. Sed ĉar la popolo de GDR ne plu ekzistas, oni intertempe en la vikimedia komunejo decidis konsideri la kanton kiel tute normalan komercan kanzonon. Tio signifas ke la rajtoj je ĝi apartenas al la heredantoj de la tekstoverkisto, kiu mortis en 1958, kaj la komponisto, kiu mortis en 1962. Ĉar la tereno de GDR intertempe estas parto de la Eŭropa Unio, validas ties kopirajta leĝo, kiu decidas ke la kopirajto malvalidiĝas komence de la jaro post kiam pasis 70 jaroj post la morto de la lasta kantaŭtoro. Tio pri la eksa himno kaj nuna "normala" muzikaĵo estas komence de la jaro 2033. Tial ĉiuj notoj kaj ankaŭ sondosieroj estas forigitaj el la vikimedia komunejo kaj nur rajtas alŝuti ilin en la jaro 2033. Tio estas strikta interpreto kiu ne konsideras la emocian percepton de multaj germanoj, kiu opinias la himnon "unu el du naciaj himnoj" (la alia estas la nun oficiala himno La kanto de l' germanoj), kiuj ambaŭ videble estis faritaj por homoj el ambaŭ eksaj germanaj ŝtatoj, kaj jes estas ambaŭ tiel faritaj ke senprobleme oni povas kanti ambaŭ tekstojn kun ambaŭ melodioj. Sed kompreneble el jura vidpunkto la kopirajto validas, kaj do en la internacia vikipedio oni atendas ĝis 2033 por realŝuti muziknotojn kaj sondosierojn.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads