Libnov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Libnov (germane Liebenau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Krajková, troviĝanta en distrikto Sokolov. Ĝi situas proksimume 1,5 km norde de Krajková apud rando de naturparko Leopoldovy Hamry. Estas ĉi tie registritaj 16 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 33 loĝantoj.
Libnov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,81 km².
Remove ads
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1420. En la katastro de la vilaĝo sur sudaj deklivoj de monto Šibeniční vrch (666 m) oni minis plumban ercon. Post la jaro 1945 okazis deviga ellandigo de la germana loĝantaro kaj la nombro de loĝantoj de la vilaĝo karakterize reduktiĝis, la municipon oni sukcesis ĝisloĝigi nur parte.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Memorindaĵoj
- Kapelo de Virgulino Maria Helpantino – (kultura memorindaĵo de Ĉeĥio) de nekonata aĝo, renovigita en la jaro 1738, rekonstruita en la jaro 2015.
Pluaj fotoj
- Libnov, fiŝlageto
- Libnov, galerio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads