Linkolnŝiro
tradicia graflando en Anglio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Lincolnshire (Linkolnŝiro) estas unu el la graflandoj de Anglio, fakte en komparo aparte granda. Ĝi situas en la Mez-Orienta Regiono de Anglio.

Antaŭ 1974 ĝi estis eĉ pli granda ol nun. En tiu jaro ĝi perdis la sudan flankon de la Rivero Humber kiam la nacia registaro kreis la novan provincon Humberside.
Ĝi estas iom izolita, maldense loĝata agrikultura regiono. Agrikulturaj produktoj – terpomoj, pizoj, sukerbeto, greno kaj, en la suda parto, floroj kaj hortikulturaj plantoj.
Ĝi estas dividita en 3 partojn: Holland, Kesteven kaj Lindsey.
Troviĝas 22 urboj – la plej granda estas la ĉefurbo Lincoln (loĝantaro 100.000) kaj poste Grantham kun 32.000 loĝantoj.
Remove ads
Gravaj urboj
Vilaĝoj kaj aliaj urboj
Vizitindaĵoj
- Alford Manor House
- Alford Windmill
- Ayscoughfee Hall
- Belton House
- Burghley House
- Cogglesford Watermill
- Crowland
- Doddington Hall
- East Lighthouse, Sutton Bridge
- Grimsthorpe Castle
- Harlaxton Manor
- Heckington Windmill
- Normanby Hall
- Tolethorpe Hall
- Gibraltar Point
- River Ancholme
- The Wash
- Kastelo Bolingbroke
- Kastelo Tattershall
- Woolsthorpe Manor
Eminentuloj ligitaj al Lincolnshire
Esperanto-movado
En la graflando ekzistas organizo Esperanto Lincs kaj, pro la regiono de Grimsby, Grimsby & District Esperanto Society. En Lincoln kaj Grimsby ekzistas gastigantoj de Pasporta Servo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.lincolnshire.gov.uk
- http://www.lincolnshireflag.co.uk Arkivigite je 2018-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
- http://beehive.thisislincolnshire.co.uk/default.asp?WCI=SiteHome&ID=4781&PageID=24114 Arkivigite je 2004-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
- http://news.bbc.co.uk/1/hi/england/lincolnshire/4395281.stm
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads





