Lingva insulo Vyškov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Lingva insulo Vyškov (ĉeĥe: Vyškovský jazykový ostrov, germane: Wischauer Sprachinsel, ankaŭ Vyškovský jazykový ostrůvek) estis malgranda moravia germanlingva enklavo, kiu troviĝis en Vyškova pordego oriente de Rousínov kaj sudokcidente ĝis sude de Vyškov. La insulo situis apud imperiestra ŝoseo el Olomouc ĝis Brno. Ĝi estis entute la plej malgranda germane parolanta komunumo de la eksa Ĉeĥoslovakio kaj rilate al la ceteraj ĝi estis proporcie izolita. Ĝis la jaro 1910 la germana loĝantaro estis kompakta, post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio ĉi tie kvociento de ĉeĥaj loĝantoj komencis plialtiĝi.[1] Post la dua mondmilito la germanoj estis plejparte ellandigitaj kaj la lingva insulo pereis.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads