Lingvoekonomiko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Lingvoekonomio estas ekaperanta studokampo rilate al temaro kiel ekzemple la efiko de lingvaj kapabloj pri enspezoj kaj komerco, la kostoj kaj avantaĝoj de lingvoplanaj elektoj, konservo de malplimultaj lingvoj, ktp.[1][2] Ĝi ankaŭ rilatas al analizo de lingvopolitiko.

La esplortereno de lingvoekonomiko bone resumeblas en recenzo pri la libro 'Lingvo kaj ekonomiko' de la germana socilingvisto Florian Coulmas: ĝi diskutas "la multajn vojojn laŭ kiu lingvo kaj ekonomio interrilatas, kiel ekonomiaj evoluoj influas la aperon, disvastiĝon aŭ malpliiĝon de lingvoj; kiel lingvaj kondiĉoj faciligas aŭ malhelpas la ekonomian procezon; kiel multlingvismo kaj socia abundo estas interrilatitaj; kiel kaj kial lingvo kaj mono plenumas similajn funkciojn en modernaj socioj; kial la disponeblo de norma lingvo estas kompara avantaĝo; kiel la neegala distribuo de lingvoj en plurlingvaj socioj zorgas por ekonomia malegaleco; kiel la ekonomia valoro de lingvoj povas esti taksita; kial lingvoj havas internan ekonomion kaj kiel ili adaptas al la postuloj de la ekstera ekonomio. Lingvisto Florian Coulmas montras kiel lingvo estas la rimedo de komerco, valoraĵo en ĝi mem kaj foje baro al komerco".[3] La libro "Taal is business" de Frieda Steurs donas superrigardon pri la povo de lingvo, pri la sociaj kaj ekonomiaj aspektoj de lingvo kaj pri la efiko de lingvo sur la ekonomio kaj la socio[4].

La libro de Michele Gazzola kaj Arne Wickström: "The Economics of Language Policy" (La ekonomiko de lingvopolitiko) donas ampleksan superrigardon pri la esplortereno de lingvoekonomio kaj multlingvan bibliografion kun 500 titoloj[5].

Remove ads

Elektita literaturo

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads