Nun (Junio 2021), en la listo troviĝas 16 objektoj: 1 naturaj kaj 15 kulturaj. Estas 6 pliaj objektoj en la prova listo (listo de objektoj konsideritaj por aldono al la ĉefa listo).[1]
Objektoj en la listo de Monda heredaĵo de Unesko
Listo de mondaj heredaĵoj en Pollando (Pollando)DEC
La objektoj sur mapo: – Lignaj Preĝejoj de Karpata Regiono – Lignaj Preĝejoj en Suda Malgrandpollando – Preĝejoj de Paco – Minejoj en Wieliczka kaj Bochnia
La suba tabelo montras polajn objektojn en la listo de Monda heredaĵo de Unesko:
Ref. n-ro – referenca numero;
Objekto – esperanta nomo de la enskribo kaj ĝia angla originalo;
Loko – urbo, municipo, regiono; geografiaj koordinatoj;
La Malnova Urbo situas ĉe la Vavela Kastelo. En la komercista urbo de la 13-a jarcento troviĝas la plej granda bazarejo en Eŭropo, multaj historiaj domoj, palacoj kaj preĝejoj kun iliaj belegaj internoj. Pliajn pruvojn pri la fascina historio de la urbo donas la 14-a jarcenta urboparto – Kazimierz kun ĝiaj mezepokaj sinagogoj, Jagelona Universitato kaj gotika katedralo, kie troviĝas tombejoj de la reĝoj de Pollando.[3]
Kuŝejo de salo en Wieliczka kaj Bochnia estas minita ekde la 13-a jarcento. Ĉi tiu grava entrepreno estas la plej malnova en Eŭropo. La enskribo ampleksas salminejojn Wieliczka kaj Bochnia, kaj Kastelo Żupny en Wieliczka. La salminejoj Wieliczka kaj Bochnia montras etapojn de la disvolviĝo de minteknologio en Eŭropo de la 13-a ĝis la 20-a jarcentoj. Ambaŭ minejoj havas centojn da kilometroj da galerioj kun artaĵoj, subteraj kapeloj kaj statuoj skulptitaj en la salo. La minejoj estis administritaj de la Kastelo Żupny, kiu konstruiĝis en mezepoko kaj estis rekonstruita plurfoje.[4]
Aŭŝvico estis reto de naziaj koncentrejoj kaj ekstermejoj konstruitaj kaj regitaj de la Nazia Germanio en lokoj aneksitaj de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito. Aŭŝvico estis la plej granda el la germanaj koncentrejoj. La enskribo ampleksas Aŭŝvicon I (la baza koncentrejo), Aŭŝvicon II-Birkenau (la ekstermejo) kaj amastombejon de malliberuloj.[5]
La Arbaro Białowieża, situanta sur la limo de Pollando kaj Belorusio, estas granda je 141 885 hektaroj praarbaro, en kiu ĉefe troviĝas koniferoj kaj larĝfoliaj arboj. Ĉi tiu arbaro estas escepta por ebligi konservadon de biodiverseco, ĝi estas hejmo de la plej granda populacio de eŭropa bizono.[6]
Dum la ribelo de Varsovio en aŭgusto 1944, naziaj trupoj detruis pli ol 85% de la historia centro de Varsovio. Post la milito, 5-jara rekonstrua kampanjo rezultigis precizan rekonstruon de Malnova Urbo kun ĝiaj preĝejoj, palacoj kaj bazaroj.[7]
Zamość estis fondita en la 16-a jarcento de Jan Zamoyski, sur la komerca vojo liganta okcidentan kaj nordan Eŭropon kun Nigra Maro. La urbo estis konstruita de la arkitekto Bernando Morando, naskiĝinta en Padovo, Zamość estas perfekta ekzemplo de renesanca urbo konstruita je la fino de la 16-a jarcento. Ĝi konservis sian originalan strukturon, fortikaĵojn kaj grandan nombron de konstruaĵoj, kiuj kunigas italajn kaj centreŭropajn arkitekturajn stilojn.[8]
La Kastelo en Malbork estis konstruita de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, post kiam la sidejo de la Alta Majstro estis translokita el Venecio al Malbork en 1309. La kastelo estas ekzemplo de mezepoka brika kastelo en gotika stilo. Ĝi estis damaĝita dum la dua mondmilito sed poste restaŭrita.[9]
Toruń estis fondita de Germana Ordeno, kiu konstruis kastelon tie en la mezo de la 13-a jarcento kiel bazo por konkero kaj evangelizo de Prusio. Ĝi baldaŭ evoluis komerce pro aliĝo al la Hansa ligo. En la Malnova kaj Nova Urbo, multaj konstruaĵoj de la 14-a kaj 15-a jarcentoj (interalie domo de Koperniko) estas nerefuteblaj pruvoj pri la graveco de Toruń.[10]
Manierisma Konstruaĵaro Arĥitektur-pejzaĝa kaj Pilgrima Parko en Kalwaria Zebrzydowska Kalwaria Zebrzydowska: the Mannerist Architectural and Park Landscape Complex and Pilgrimage Park
La konstruaĵaro kaj la parko estis fondita de Mikołaj Zebrzydowski je la komenco de la 17-a jarcento. Ĝi konsistas el monaĥejo, kelkaj preĝejoj, kapeloj kaj sanktejoj, kiuj estis konstruitaj en manierisma stilo. ĝi preskaŭ ne ŝanĝiĝis dum la jarcentoj kaj estas aktiva pilgrimejo en la 21-a jarcento.[11]
La Preĝejoj de Paco en Jawor kaj Świdnica estas la plej grandaj trabfakaj religiaj konstruaĵoj en Eŭropo. Ili estis konstruitaj en Silezio en la mezo de la 17-a jarcento. La preĝejoj atestas atingon de religia libereco kaj estas esprimo de lutera ideologio.[12]
La Lignaj Preĝejoj estas la plej bone konservitaj kaj la plej malnovaj lignaj preĝejoj en la regiono. Ili estis konstruitaj en gotika stilo sed ili ankaŭ diferencas de la tiamaj urbaj konstruaĵoj faritaj de ŝtono aŭ briko. Ĉi tiuj preĝejoj estis riĉe ornamitaj pro la subteno de riĉaj familioj.[13]
La parko situas laŭ la bordoj de rivero Neisse kaj estas dividita inter Pollando kaj Germanio. Ĝi estis kreita de princo Hermann von Pückler-Muskau de 1815 ĝis 1844. Dum la dua mondmilito, la parko kaj multaj konstruaĵoj estis damaĝitaj sed poste restaŭritaj.[14]
La Jarcenta Halo estis kreita en la jaroj 1911-1913 de arkitekto Max Berg kiel amuzejo kaj ĝi situas en Parko Szczytnicki. Ĝi havas vastan cirklan spacon, sur kiu povas sidi ĉirkaŭ 6 000 homoj. Sur alta je 23 metroj kupolo troviĝas lanterno el ŝtalo kaj vitro. La halo montras gravan interŝanĝon de arkitektaj influoj je la komenco de la 20-a jarcento.[15]
La transnacia enskribo, situanta sur la limo de Pollando kaj Ukrainio, ampleksas 16 preĝejojn (8 el kiuj troviĝas en Pollando), kiuj estis konstruitaj el lignopecoj inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj, de komunumoj de ortodoksuloj kaj grekokatolikoj. La preĝejoj montras ortodoksan tradician stilon kun elementoj de lokaj tradicioj kaj kredoj. Lignaj belfridoj, tombejoj, enirejoj kaj tombejoj estas gravaj elementoj de multaj preĝejoj.[16]
Ĉi tiu historia minejo de plumbo, arĝento kaj zinko situas en Tarnowskie Góry. Pro ĝia situo sur altebenaĵo, estis grandaj problemoj kun drenado de la minejo. Dum pli ol 300 jaroj de funkciado de la minejo, diversaj teknikoj estis uzataj por forigi la akvon de la tuneloj, inkluzive de vaporaj maŝinoj en la 19-a jarcento.[17]
Krzemionki estas aro de kvar silikominejoj kreitaj en neolitiko kaj frua bronzepoko (ĉirkaŭ de 3900 ĝis 1600 a.K.). Siliko estis plejparte uzata por krei hakilojn. Pli ol 4000 ŝaktoj, fosejoj kaj laborejoj por prilabori silikon estis trovitaj en unu el la plej ampleksaj prahistoriaj subteraj sistemoj de minado kaj prilaboro de siliko.[18]
Fermi
Remove ads
Objektoj en la prova listo de Monda heredaĵo de Unesko
Listo de mondaj heredaĵoj en Pollando (Pollando)DEC
En la urbo Gdańsk okazis kelkaj el la ĉefaj eventoj en la eŭropa historio, unua batalo de la dua mondmilito ĉe Westerplatte kaj la komenco de movado Solidareco en Gdańska Ŝipkonstruejo. Krome, historia Ĉefa Urbo havas kelkajn konstruaĵojn en gotika kaj romanika stiloj.[19]
La Kanalo Augustów, situanta en Belorusio kaj Pollando, estis konstruita en la jaroj 1823-1839 por provizi rektan ligon inter du ĉefaj riveroj: Vistulo kaj Nemunas. Ĝi ankaŭ provizis ligon kun Nigra maro, rivero Daŭgavo kaj Dnepro, kaj kanalo Berezina. Ĝi ebligis preterpasi la teritorion de Orienta Prusio, kiu antaŭe enkondukis altajn impostojn por transito. Krom la kanalo, la enskribo ankaŭ ampleksas kluzojn, digojn, haŭlvojojn, vojojn ĉe la kanalo kaj pontojn.[20][21]
La Kanjono de Dunajec estas riĉa je flaŭro kaj faŭno. Ĉar Montaro Pieniny ne estis glacikovrita, la kanjono estas uzata por studi la evoluon de vegetaĵaro ekde la lasta glacimaksimumo.[22]
Ĉi tiu enskribo estas proponita kiel aldonaĵo al alia enskribo kun la sama nomo. La arbaroj montras postglacian disvastiĝoproceson. En Pollando la aldonaĵo ampleksas Nacian Parkon Bieszczady.[23]
Post la unua mondmilito, la urbo Gdańsk ricevis la statuson de Libera Urbo, tial la pola ŝtato ne povis uzi ĝin kiel haveno. Proksima vilaĝo Gdynia ekestis la nova ĉefa ekonomia centro, moderna centro de urbo estis konstruita en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. En tiu tempo, la loĝantaro kreskis de 1200 ĝis 120 000 kaj la urbo fariĝis simbolo de moderneco kaj maraj ambicioj de juna lando.[24]
La Papermuelejo en Duszniki-Zdrój estas unu el la plej malnovaj konservitaj papermuelejoj en Eŭropo. Ĝi estis konstruita en la 16-a jarcento kaj alportis riĉecon kaj prosperon al la posedantoj en la 17-a jarcento. En 1968, ĝi fariĝis muzeo. En 2019, la muelejo ankoraŭ konservis la produktadon de tradicia manfarita papero.[25]