Lobioj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La lobioj (alia nomo: Lobi-Dagara) estas etno vivanta en la sudo de Burkina-Faso kaj en la nordo de Ganao kaj de Ebur-Bordo. La lobia lingvo apartenas al la gur-lingvoj (ankaŭ nomataj volta-lingvoj). La lobioj en la 18-a jarcento el la regiono de la hodiaŭa Ganao enmigris an la hodiaŭajn vivoregionojn kaj nur en la lastaj jarcentoj ŝanĝiĝis de ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj al agrokultivantoj.

Rapidaj faktoj etno, Suma populacio ...

La lobioj estas konataj pro ilia argilarkitekuro distingiĝanta de iliaj najbaroj. Ili vivas en tielnomataj sukaloj, familio-kraloj ĉirkaŭitaj de alta argila muro. Unuopaj sukaloj ordinare staras minimume sagodistancon dise unu de la alia. El tiu defendkapablo rezultis, ke influoj de muzlimaj kaj kristanaj misiistoj kaj influoj de najbaraj etnoj estis pli forte deturnitaj ol ĉe la plej multaj aliaj etnoj de Afriko.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads