Longinsulo

insulo en Nov-Jorkio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Longinsulo
Remove ads

Long Island [ˌlɑːŋˈaɪlənd] („Longa Insulo“) estas insulo apartenanta al la usona ŝtato Novjorkio. Ĝi situas ĉe la orienta marbordo de Nord-Ameriko kaj estas ĉirkaŭ 190 km longa kaj 20 ĝis 32 kilometrojn larĝa. La areo ampleksas 3.566 km², do estas preskaŭ egala al tiu de Majorko. Geologie la insulo estas glaciepoka moreno kun plejparte sablaj, molaj kaj rokaj grundoj.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri insulo en Nov-Jorkio, Usono. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Long Island (apartigilo).
Rapidaj faktoj insulo • moreno ...
Remove ads

Situo kaj administracio

Thumb
Administracia divido de Long Island

Longinsulo etendiĝas de la havenoj de la urbo Novjorko en la nordan Atlantikon. En ĝia nordo troviĝas la Long Island Sound, mara brako, kiu disigas la insulon de Konetikuto kaj Rod-Insulo. En la sudo troviĝas la Great South Bay kaj Jamaica Bay. Pli malgrandaj insuloj ĉirkaŭas la bordon de Long Island.

Administracie Longinsulo estas dividita en kvar kantonojn. La du kantonoj en la okcidenta parto de la insulo, Kings County kaj Kantono Kvinzo, estas identaj kun la novjorkaj urbopartoj Broklino kaj Kvinzo; oriente sekvas Nassau County, en la centra parto de la insulo, kaj Suffolk County, en la orienta parto. Novjorkanoj parolas pri Long Islandthe island („la insulo“) nur, se ili celas la konteojn Nassau kaj Suffolk, situantaj ekster la urbolimoj.

Thumb
Long Beach, Long Island
Thumb
La lumturo ĉe Montauk Point
Remove ads

Loĝantaro

En 2000 pli ol 8 milionoj da loĝantoj vivis sur Longinsulo (inkluzive Broklino kaj Kvinzo). Ĝi estas ŝatata loĝloko por artistoj kaj riĉuloj. De la 1910-aj jaroj multaj novjorkaj milionuloj konstruigis grandajn vilaojn precipe ĉe la norda marbordo de la insulo.

Servoj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads