Lotuso (genro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La lotuso (latine Lotus) estas planta genro en la subfamilio Faboideoj de la familio Fabacoj.
| Ĉi tiu artikolo temas pri la genro Lotus en Fabacoj, kreskantaj sur grundo. Pri aliaj plantoj de la vulgara nomo lotuso, vidu nelumbo, zizifo ktp. |
Remove ads
Priskribo
La lotuso estas plurjara planto. Specioj ofte havas foliojn de kvinopo da folietoj: du ĉe la bazo de la folio, tri ĉe la fino. La floroj aperas ope (depende de specioj, inter triope kaj dekope) ĉe la apekso de tigo kun bazaj foliecaj brakteoj. La floroj estas ofte flavaj, kelkfoje oranĝaj aŭ ruĝaj.
Specioj
La nombro de specioj estas inter 70 kaj 150. Jen kelkaj pli konataj specioj:
- Lotus alpinus
- Lotus australis
- Lotus berthelotii
- Lotus corniculatus
- Lotus dorycnium
- Lotus glaucus
- Lotus glinoides
- Lotus herbaceus
- Lotus hirsutus
- Lotus jacobaeus
- Lotus mollis
- Lotus ononopsis
- Lotus pedunculatus
- Lotus subbiflorus
- Lotus tenellus
- Lotus tenuis
- Lotus uliginosus
Homa uzo
Pluraj specioj (ekz. L. corniculatus, L. glaber, L. pedunculatus) estas kultivataj por furaĝo. Kelkaj specioj (ekz. Lotus berthelotii) estas kultivataj kiel ornamplantoj.
Referencoj
- Allan, G.J.; J. M. Porter . “Tribal delimitation and phylogenetic relationships of Loteae and Coronilleae (Faboideae: Fabaceae) with special reference to Lotus: evidence from nuclear ribosomal ITS sequences”, American Journal of Botany (en) 87 (12), p. 1871–1881. doi:10.2307/2656839.
- Degtjareva, G.V.; Kramina, T.E.; Sokoloff, D.D.; Samigullin, T.H.; Valiejo-Roman, C.M. & Antonov, A.S. . “Phylogeny of the genus Lotus (Leguminosae, Loteae): Evidence from nrITS sequences and morphology”, Canadian Journal of Botany (en) 84 (5), p. 813–830. doi:10.1139/b06-035.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



