Lukács Mösch
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La informkesto donas falsajn informojn!
Lukács Mösch [lukAĉ moŝ], latine Lucas a S. Edmundo, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mösch Lukács estis germana hungarlandana piarista monaĥo, matematikisto, instruisto. Lia familia nomvarianto estis Moesch, tamen lia origina germana nomo ne estas konata.
Lukács Mösch naskiĝis la 4-an de septembro 1651 en Mainz (Hessen-Kassel, nuntempe en Germanio), li mortis la 24-an de marto 1701 en Nikolsburg (Habsburga Imperio, nuntempa Mikulov en Ĉeĥio).
Remove ads
Biografio
Lukács Mösch aliĝis al la piaristoj en Pollando en 1668, en la sekva jaro li estis plenrajta membro. Post siaj studoj li estis ĉefamilia edukisto ĉe aristokrataj polaj kaj hungaraj familioj, plej ofte en Hungara reĝlando. Li ankaŭ plulernis, eĉ doktoriĝis, en 1679 li oficiale pastriĝis en Pollando. En tiu statuso li partoprenis ankaŭ en reokupo de Buda en 1686, poste li instruis matematikon en pluraj urboj de Supra Hungarujo, foje li estis ankaŭ lernejestro. Intertempe el la pola monaĥa provinco disiĝis la hungara branĉo kaj estis establita hungara monaĥa provinco, kie li estis vicestro 3 jarojn. Li multe agis por levi la hungaran pedagogian nivelon. Liaj planoj ne realiĝis, tial en 1700 li eterne forlasis Hungarlandon.
Remove ads
Elektitaj latinlingvaj verkoj
- Vita Poetica per omnes aetatum gradus dedudcta (1693)
- Arithmeticus Practicus (1697)
- Bibliotheca Mathematicae (manuskripto, 1684)
- Geometria practica (manuskripto, 1692)
Fontoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads