Luvro

muzeo en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Luvromap
Remove ads

Luvro (franclingve Louvre, aŭ plene Musée du Louvre) estas unu el la plej famaj muzeoj en la mondo, kaj certe la plej konata en Parizo. Filipo la 2-a konstruis la unuan kastelon sur la loko en 1190, por defendi Parizon kontraŭ atakantaj vikingoj. La nun ekzistanta parto de la konstruaĵo komenciĝis en 1546. Henriko la 4-a, grava mecenato de la artoj, kreis la Grandan Galerion. La konstruado daŭris ĝis la epoko de Napoleono la 3-a, kaj finiĝis nur en 1857. La Luvro transformiĝis de reĝa palaco kaj galerio al publika muzeo kaj galerio dum la Franca Revolucio, je la 8-a de novembro, 1793.

Thumb
La Luvra palaco kaj Piramido, kiu estis kompletita en 1989 (nokte)
Thumb
Rapidaj faktoj Musée du Louvre, Partoj ...
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Remove ads

Departementoj kaj kolektoj

Thumb

La muzeo de Luvro enhavas 8 departementoj :

  • Proksimorientaj antikvaĵoj
  • Egiptaj antikvaĵoj
  • Grekaj, Etruskaj kaj Romiaj antikvaĵoj
  • Pentraĵoj
  • Skulptaĵoj
  • Artobjektoj
  • Artoj de Islamo
  • Grafiko

Krom la kolektoj de tiuj departementoj, la muzeo ankaŭ prezentas kolektoj pri Historio de Luvro kaj pri Artoj el Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko (ekstera kolekto de la Muzeo de Kajo Branly kiu malfermis en 2006).

Remove ads

Bildaro

La arkitekturo kaj situo
La plej konataj verkoj
Arkeologio
Malnova Egiptio:
Arkeologio
Mezoriento:
Arkeologio
etruska, greka, romia arto:
Arto el multaj epokoj

La Luvro en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:

Citaĵo
 
Superŝvebante preter Atomiumo Brusela,
simbolo de l'esploroj en mikrokosmo kaŝita,
ili alvenas baldaŭ al la Pariza ĉefurbo
kaj nun la sciencisto al la nomado parolas:
-Jen staras Ejfelturo, matematike perfekta
konstruo, manifesto de la supera logiko
de homo; ĉio en ĝi plenekvilibre fariĝis.
Jen tie, antaŭ Luvro la Piramido Kristala.
Versajlo, sunimpona, kie paradas alee
kreaĵoj de artistoj, kaj jen la Arko Triumfa,
centro de flama stelo, la dekdupinte radia,
ĉar dekdu avenuojn en stela formo ĝi plektas.[1] 

Vidu ankaŭ

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads