Liono

urbo en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Lionomap
Remove ads

Liono (france Lyon [ljɔ̃], arpitane Liyon [lijɔ̃]) estas la tria plej granda urbo de Francio. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Rhône, de la metropolo Liono kaj de la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Liono situas je la kunfluejo de Rodano (fr: Rhône, arp: Rôno, occ: Rose) kaj Saono (fr: Saône, arp: Sona, occ: Sòna).

Thumb
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj, Ŝtato ...
Monda heredaĵo de UNESKO

Laŭ la stato de 2022 en la urbego vivis 520 774 loĝantoj sur areo de 47,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 879 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Saint-Cyr-au-Mont-d'Or, Saint-Didier-au-Mont-d'Or, Saint-Fons, Sainte-Foy-lès-Lyon, Tassin-la-Demi-Lune, Vénissieux, Villeurbanne, Bron, Caluire-et-Cuire, Champagne-au-Mont-d'Or, Collonges-au-Mont-d'Or, Écully, Francheville, La Mulatière, Oullins-Pierre-Bénite, Oullins kaj Pierre-Bénite.

Remove ads

Historio

Liono (tiam latine: Lugdunum) estis fondita de la romia generalo Lucius Munatius Plancus je ĉirkaŭ -43. Dum la romia periodo, Liono estis la gaŭlia ĉefurbo.

La Unua koncilio de Liono (latine: Concilium Lugdunense Primum) estis kunvokita de papo Inocento la 4-a la 24-an de junio 1245 kaj malfermiĝis kvin tagojn poste en Liono. La nombro de partoprenantoj estis verŝajne iom pli malgranda ol Inocento atendis (ĉirkaŭ 150 episkopoj). Ĝia fino estis en la 17-a de julio.

Ĝi konservas du romiajn teatrojn, amfiteatron, preĝejojn el diversaj epokoj, urbodomon el la 17-a jarcento, mezepokan hospitalon, kaj vastan kvartalon de domoj el la 15-a17-a jarcentoj, bone konservita kaj revalorigita, nomata malnova Liono (Vieux Lyon). Ĝi estas la ĉefa turisma allogejo en la urbo. La urbo Liono estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

En 1536 Francisko la 1-a aprobis instaladon de silkejoj. En 1876 estis en Liono pli ol 105 000 teksiloj.

La Franca Revolucio de 1789 alportis subitan halton al la industria evoluo de la grandurbo, kvankam Napoleono ordonis la rekomencon de la industriigo. Fakte, La urbo iĝis grava industria urbo en la 19-a jarcento. En 1831 kaj 1834, la silklaboristoj de Lyon enscenigis du gravajn ribelojn por pli bonaj laborkondiĉoj kaj salajro. En 1870 kaj 1871, la Liona Komunumo estis mallongdaŭra revolucia movado, de respublikanoj kaj aktivuloj de pluraj komponentoj de la ekstremmaldekstro kiuj kaptis potencon en Liono, organizis balotoj kaj establis aŭtonomian potencon.

Fine de tiu jarcento la evoluo de la grandurbo estis akcelita kiam multaj publikaj konstruaĵoj estis konstruitaj.

En 1895 la fratoj Lumière kreis aparaton nomita la "Cinématographe", kiu funkciis ambaŭ kiel kamerao kaj projekciilo en ilia fabriko de Monplaisir.

La 29-an de oktobro 2020 en la urbo okazis kelkaj islamistaj atakoj.

Remove ads

Vidindaĵoj

En Esperanto

Internacia Foiro de Lyon, 7.—20. marto 1927, eldonis ilustritan prospekton en Esperanto.

Servoj

  • Stacidomoj

Stacidomoj de Liono

Remove ads

Lokaj famuloj

En Liono naskiĝis:

Esperanto en Liono

La urbestro Herriot, en frua 20-a jarcento, emis al Esperanto, kiam en la urbo estis radiostacio kun konstantaj esperantaj disaŭdigoj per laboro de Émile Borel. En 1904 estis fondita „Amikaro Esperantista de Lyon“. Tie okazis la 7-a kongreso de SAT en 12–16-a de aŭgusto 1927, kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el 15 landoj.

Nuntempe troviĝas la multlingva kafejo KoToPo, estrita de esperantisto, en Liono kaj ekzistas loka klubo, nun mallonge nomata Espéranto-Lyon, respektive (ĝis la fino de la 2010-aj jaroj) longe CERL (Centre espéranto de la région lyonnaise, Centro Esperantista de la Regiono Liona). En la kafejo ankaŭ estas la sidejo de la regiona Rodanalpa Esperanto-Federacio, en kiu la urbaj esperantistoj engaĝite kunlaboras.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 11 voĉojn (0,01% de voĉoj) en 2004, 111 voĉojn (0,09% de voĉoj) en 2009 kaj 185 voĉojn (0,15% de voĉoj) en 2014.

Lionaj esperantistoj

Remove ads

Urboj kaj urbetoj apud Liono

Kvartaloj de Liono

Liono estas dividita je naŭ arondismentoj, kreitaj ekde 1852. La arondismentoj estas identigitaj laŭ iliaj nomoj.

Remove ads

Edukado

Sporto

La klubo Football Club de Lyon, mallonge FC Lyon aŭ ankaŭ pli mallonge FCL, estas franca futbala klubo el Liono, konata pro siaj viraj kaj, pli lastatempe, siaj virinaj teamoj.

Vidu ankaŭ

Thumb
Panorama vido de la urbocentro je decembro 2005 prenita el balkono de la blanka preĝejo

Eksteraj ligiloj

Thumb Thumb

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads