Márta Záray
hungara ŝlagrokantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Márta Záray [zArai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Záray Márta estis hungara ŝlagrokantisto (aldo). Ŝia edzo estis János Vámosi.

![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta |
Márta Záray[1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1926 en Tatabánya, ŝi mortis la 31-an de marto 2001 en Budapeŝto.
Remove ads
Biografio
Márta Záray finis teatran lernejon en 1946. Ŝi estis kantisto unue en Tatabánya, ekde 1950 en elita amuzejo de Budapeŝto. Tie ŝi konatiĝis pri János Vámosi, ili geedziĝis post 3 jaroj. Ili kantadis ekde 1957 ofte duope kaj ili akiris relative grandajn sukcesojn. Depost apero de gitarorkestroj (ekzemple Beatles) ilia muziko malmoderniĝis, tamen ili kantis plu kiel nostalgiaj kantistoj. Ili koncertis ankaŭ eksterlande tie, kie vivas multe da hungaroj. Záray naskis trifoje kaj vidviniĝis en 1997. Iliaj geedzaj vivoj estis ekzemplodona. Ŝi ricevis la unuan premion en 1977, la lastan jam postmorte.
Remove ads
Elektitaj ŝlagroj
- Úgy koppan az eső
- Bolyongok a város peremén
- Csak félig lenne meg az, ami nincs
- Homokóra
- Ritmus legyen
- Kár összeveszni velem
Memorigiloj
- parko en Tatabánya (2013)
- komuna memortabulo en Budapeŝto
- premio "Záray Márta - Vámosi János"
Fontoj
- hungarlingva biografio kun fotoj kaj videoj Arkivigite je 2019-09-03 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads