Móric Say
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Móric SAY [ŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Say Móric estis hungara kemiisto, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1869).
Móric Say naskiĝis la 14-an de oktobro 1830 en Székesfehérvár. Li mortis la 11-an de marto 1885 en Budapeŝto.
Remove ads
Biografio
Móric Say frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo, universitatojn en Eger kaj Pest (urbo). En 1848 li aliĝis al la hungara armeo por batali kontraŭ la Habsburgoj. Inter 1853-1855 li plulernis en Vieno, kie li akiris diplomon pri kemio, poste li estis helpanta profesoro en universitato en Pest. Ekde 1858 li instruis en mezlernejo. Post jardeko li estis nomita direktoro en ministeria instituto, baldaŭe li ricevis altajn tutlandajn pedagogiajn postenojn. Li ricevis premion en 1872.
Remove ads
Verkaro (elekto)
- Analyse des Mineralwassers zu Lippa in Ungarn (1854)
- A vegytan alapvonalai (Baza kemio), (1862, 1868, 1872, 1874, 1886) - lernolibro
- Az állati munka és annak forrása (1870)
- A gyufa története (Historio de la alumeto), (1883)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero S kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads