Erudicia brazila muziko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Erudicia brazila muziko (portugale música erudita brasileira) estas la nomo por la brazila altkultura muziko. Ĝi konsistigas la kontraŭparton al la Muziko Populara Brazila, la popularmuziko de Brazilo. La erudician muzikon stampas, simile la la popularmuziko de la lando, kulturaj influoj el popoloj de ĉiuj kontinentoj, kvankam la brazila kulturo en sia historia evoluo devenas de portugalaj kaj afrikaj originoj.

Aro da gravaj komponistoj, el inter kiuj Heitor Villa-Lobos estas la plej fama ekster Brazilo, donis al la erudicia muziko gravajn impulsojn kaj helpis ĝin atingi memstaran evoluon.
Remove ads
Eminentaj brazilaj komponistoj
- Jorge Antunes (*1942)
- José Maurício Nunes Garcia (1767–1830)
- Antônio Carlos Gomes (1836–1896)
- Alberto Nepomuceno (1864–1920)
- Marlos Nobre (*1939)
- Heitor Villa-Lobos (1887–1959)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de la brazila kulturministrejo pri la erudicia muziko Arkivigite je 2015-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads