Macujama
urbo en Japanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Macujama (japane 松山市 [macujama-ŝi], Hepburn: Matsuyama-shi) estas urbo sur la insulo Ŝikoku en Japanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la gubernio Ehime. La urbo havas iom pli ol 510 000 loĝantoj kaj, ekde 1923, Universitaton de Macujama.

La urba areo de Macujama (malhele) en la gubernio Ehime (hele)

Macujamo estas en Japanio konata baneja urbo, aparte konataj estas la Onseno Dogo, la plej malnova publika onseno en Japanio.
Krom la turismo, la urba ekonomio baziĝas sur konstruado de maŝinoj, sur papera, teksaĵa kaj kemia industrio, benzina rafinejo kaj la haveno. En la ĉirkaŭaĵo interalie kultiviĝas citronoj kaj oranĝoj.
Al la urbo apartenas la kastelo Macujama-ĝo, konata turisma atrakcio kaj unu el nur kvar originale konservitaj japanaj kasteloj (el origine pli ol 250).
Macujama ankaŭ estas urbo de poetoj. Inspiritoj de Masaoka Ŝiki, kiu konatas pro revivigo de la poema formo hajko, ĉiujare 3 000 amatoraj poetoj montras siajn talentojn. Entute 50 000 hajkoj ekestas ĉiujare.
Remove ads
Partneraj urboj
Freiburg en Germanio ekde 1988
Pyeongtaek en Suda Koreio
Sacramento en Kalifornio (Usono)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- paĝoj de la urbo, anglalingvaj Arkivigite je 2006-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝoj de la urbo, japanlingvaj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads