Malajopolinezia lingvaro

grava subgrupo de la Aŭstronezia lingvaro From Wikipedia, the free encyclopedia

Malajopolinezia lingvaro
Remove ads

La malajopolinezia lingvaro, subgrupo de la aŭstroneziaj lingvoj, estas parolata fare de tutmonde ĉirkaŭ 385 milionoj da homoj. La unuopaj lingvoj de la grupo estas parolataj fare de la aŭstroneziaj popoloj de la insulaj nacioj de Sudorienta Azio kaj Pacifiko, kun pli malgranda nombro en kontinenta Azio. Ekster tiu geografia areo situas la malagasa lingvo, parolata en la insulo Madagaskaro situanta oriente de la orienta marbordo de Afriko en la Hinda Oceano. La lingva familio montras fortan influon de sanskrito kaj pli poste de la araba kiam la regiono estis fortikejo de budhismo, hinduismo kaj ekde la 10-a jarcento, islamo.

Rapidaj faktoj lingva familio, aŭstronezia lingvaro ...

Du morfologiaj karakterizaĵoj de la malajopolineziaj lingvoj estas sistemo de afiksado kaj la kopiado (ripeto de ĉiuj aŭ nur unuopaj silaboj de vorto, kiel ekzemple wiki-wiki) por formi novajn vortojn. Kiel aliaj aŭstroneziaj lingvoj ili havas simplajn fonologiojn; tiel teksto havas malmultajn sed oftajn sonojn. Al la plimulto ankaŭ mankas konsonantgrupoj (kiel ekzemple [str] aŭ [mpt] en la anglagermana). La plej granda parto ankaŭ havas nur malgrandan aron de vokaloj, kvin estante ofta nombro.

Remove ads

Lingvoj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads