Insulo Malgas

From Wikipedia, the free encyclopedia

Insulo Malgasmap
Remove ads

Insulo MalgasMalgas-insulo estas malgranda, 8,3 ha, neloĝata insulo kuŝa ĉe la norda parto de la enirejo al Golfo Saldanha, en la provinco Okcidenta Kablando de Sudafriko. Ĝi kuŝas je ĉirkaŭ 800 m el la kontinento ĉe la sistemo de la Bengela Marfluo. Ĝi estas ortangula kaj ebena, kun plej alta pinto je ĉirkaŭ 9 m super marnivelo. Ĝi estas konata pro sia granda reprodukta kolonio de kaba sulo.[1]

Rapidaj faktoj
Remove ads

Historio

Malgas estis loko de elprenado de guano ekde 1845, el kio rezultis malaltaj muroj, padoj kaj, en la orienta flanko, kelkaj konstruaĵoj kaj elŝipejo. Ekde 1986 ĝi estis parto de la Nacia Parko Okcidenta Marbordo.[1]

Birdoj

Plej el la centra parto de la insulo estas okupata de la kolonio de Kabaj suloj, unu el nur ses en la mondo, kaj kiu, kun ĉirkaŭ 20,000 reproduktaj paroj, estas hejmo de 25% el la tutmonda populacio.[2] Aliaj reproduktaj marbirdoj estas la bankaj kaj la kabaj kormoranoj, la dominikaj kaj la hartlaŭbaj mevoj, kaj la afrika pingveno. Ankaŭ la afrika nigra hematopo estas specio de loĝantaj birdoj.[1]

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads