Malneta enlanda produkto

makroekonomika mezuro de la grando de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La malneta enlanda produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio.

Pliaj informoj Lokumo, Ŝtato ...

Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio.

Tio estas

  • la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
  • plus la amortizoj
  • minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP (porkapa).
Remove ads

Kritiko

La malneta enlanda produkto plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la malsamaj nombroj de loĝantoj, due pro la nenaturaj (sed rezultaj de valutbors-kurzaj efikoj) intervalutaj rilatoj, trie pro malegaleco de riĉodispartigo.

Por kompari la riĉecon de individuoj iom pli servas la porhoma malneta produkto, kiu estas la MEP dividita per la nombro de loĝantoj.

Remove ads

Alilingve

  • angle, hungare: GDP
  • france, kastilie (hispane), katalune, portugale: PIB
  • dane: BNI
  • germane: BIP
  • itale: PIL
  • nederlande, norvege: BNP
  • pole: PKB

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads