Man yuzhiruhu'lláh
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Man yuẓhiruhu'lláh ("Tiu, kiun Dio manifestos", arabe : من یظهر الله kaj perse : مظهر کلّیه الهی ) estas teologia koncepto pri "Promesito" aŭ "Savonto" en la Babismo kaj la Bahaa Kredo. Tia koncepto ekzistas ankaŭ en aliaj religioj : Mesio en Judismo, Parakleto en Kristanismo kaj Mahdo en Islamo.
En siaj verkoj Báb deklaras, ke li estas la "Promesito" de Islamo (Qá’im aŭ Mihdí), kaj ke post li alvenos alia "Manifestiĝo de Dio" titolita "Tiu, kiun Dio manifestos". Li estos tiom glora estaĵo, ke Báb mem asertis ne povi adekvate priskribi liajn kvalitojn [1]. La Sankta Libro kaj la leĝaro revelaciitaj de Báb estos anstataŭitaj de la Sankta Libro kaj de la leĝaro, kiuj estos revelaciitaj de "Tiu, kiun Dio manifestos" en la "Tago de la Reviviĝo" [2].
En siaj verkoj Báb aludis pri la graveco de la jaroj 9-a (1269 post Hegiro) kaj 19-a (1279 p.H.) post la naskiĝo de la Babismo en 1844 (1260 p.H.),[3] kaj pri limtempoj nomitaj Ghiyáth ( غیاث ) kaj Mustagháth ( مستغاث ), de kies literoj la nombraj valoroj laŭ la Abjad-numeraloj estas respektive 1511 kaj 2001.[4]
Li ankaŭ rilatigis la araban vorton Bahá' (Splendoro) kun "Tiu, kiun Dio manifestos" : "Ĉia splendoro (arabe : Bahá' ) de la Bajano estas "Tiu, kiun Dio manifestos"; estu plena mizerikordo al tiu kredanta je li kaj plena puno al tiu malkredanta." [5]
Post la ekzekuto de Báb en 1850 pluraj babanoj deklaris esti tiu "Promesito", sed neniu el ili sukcesis konvinki la baban komunumon pri la praveco de siaj pretendoj kaj multaj poste reprenis ilin. La proklamoj de Báha'u'lláh al la babanoj unue private en 1863 kaj poste publike en 1867, ke li estas "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de Báb, estigis skismon en la baba komunumo kaj finfine naskiĝon de nova religio sendependa : la Bahaa Kredo.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads