Mansuro (Egiptio)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Mansuro (Egiptio)
Remove ads

Mansuro, konata ankaŭ Mansoura,El Mansure, arabe المنصورة estas metropolo en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Dakahlija, kie ĝi estas ties ĉefurbo. La metropolo estas duobla urbo, ja la Nilobranĉo apartigas de la provinca sidejo Talĥa.

Thumb
Placo en Mansura
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, En TTT ...
Remove ads

Etimologio

Mansuro arabe signifas "venka" laŭ batalo kontraŭ Ludoviko la 9-a (Francio) dum la 7-a Krucmilito.

Demografio

En Mansuro loĝis 621953 en 2021.

Geografio

Mansuro kuŝas laŭ branĉo de Nilo. Talĥa troviĝas nur 2, Tanto 47, Damiato kaj Kafr aŝ-Ŝejĥo po 58, Ismailio 98, ĉefurbo Kairo 112 kilometrojn (aere) .

Historio

Mansuro estis establita en 1219 en lokoj de pli malnovaj vilaĝoj. Post 2 jaroj la egiptoj venkis la krucmilitistojn, tial ĝi estis nomita Mansura. Reĝo Ludoviko estis kaptita kaj mortis en malliberejo (fakte domo) en la urbo. En 1973 granda aerbatalo okazis inter Egiptio kaj Israelo.

Ekonomio

Mansuro estas komerca kaj administra centro. La industrio produktas teksaĵojn kaj manĝaĵojn.

Edukado

La universitato de Mansuro estis fondita en 1962, komence kiel filio de Kairo.

Thumb
Panoramo en Mansuro
Thumb
Palaco en Mansuro

Klimato

Mansuro havas varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 56 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20,5 °C kaj varias inter 14-27 °C.

Vidindaĵoj

  • moskeoj
  • muzeo, iama domo de reĝo Ludoviko
  • palaco konstruita en 1928 fare de itala arkitekto

Famuloj

Referencoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads