Marŝalo
alta militista rango From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Marŝalo (latine: Marscalcus aŭ Marescalcus campi), feldmarŝalo[1] aŭ kampomarŝalo estas en diversaj armeoj la plej alta rango super Generalo.
La plejmulto de la armeoj kiuj ankoraŭ havas marŝalojn nomumas dum paco neniun armeanon al tiu rango. La kontraŭparto de marŝalo ĉe la mararmeo estas la grandadmiralo (germane: Großadmiral) aŭ flotadmiralo (angle: Admiral of the Fleet).
Usono
En Usono, marŝalo estas ankaŭ nemilita titolo de speciala federacia policano. En frua okcidenta Usono, marŝalo estis vojaĝanta policano simila al ŝerifo, sed protektis plurajn urbetojn.
Origino
La vorto marŝalo verŝajne deriviĝis de la malnovgermana mahr (= ĉevalo) kaj shalc (= servisto). Origine do ĉevalservisto, pliposte ĉevalestro kiu prizorgis la ĉevalojn kaj dum militiroj la trajnojn en la nomo de la monarko. Ekzistas ankaŭ franca, preskaŭ identa, derivaĵo. La vorto maréchal estus derivita de mare (= ĉevalino aŭ ĉevalo) kaj scale (= servisto).
Famaj marŝaloj
Referencoj
Rilataj temoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads