Marcin Patrzałek
perkuta fingropluka gitaristo, komponisto kaj produktanto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Marcin Patrzałek (pola prononco ˈmar.t͡ɕin patˈʂa.wɛk, naskiĝis la 6-an de oktobro 2000 en Kielce, do nun estas 24-jaraĝa) estas pola perkuta fingropluka gitaristo, komponisto kaj produktanto. Li komencis ludi klasikan gitaron en la aĝo de 10 jaroj sub la kuratoreco de loka instruisto Jerzy Pikor. Jam en 2015 li 14-jara gajnis la naŭan eldonon de la pola talentokonkurso Must Be The Music, la unua gitaristo iam ajn gajninta tiun konkurson - per virtuoza interpreto de la flamenka muzikaĵo Leyenda ("legendo") de Isaac Albéniz.[1] Post tiu sukceso li publikigis sian debutan albumon Hush en 2016, pri kiu li informis, ke li aranĝis ĝin kiam li estis 14-jara. En la jaroj kiuj sekvis, la populareco de Patrzałek kreskis preter la limoj de Pollando. Fine de 2018 li gajnis la 5-an eldonon de la itala televida talenta konkurso Tu Si Que Vales, gajnante premion de 100 000 €.[2][3] La retaj filmoj pri prezentoj de Marcin Patrzałek laŭ stato fine de 2020 jam estis viditaj pli ol 100 milionojn da fojoj, je granda parto (preskaŭ 40 milionojn da fojoj) je lia aranĝo de la Kvina Simfonio de Beethoven, kun kiu li atingis la duonfinalon de la konkurso America's Got Talent en 2019.[4]
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads