Matero

komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Matero
Remove ads

Matero (itale Matera maˈtɛra) estas urbo en suda Italio; ĝi situas en la regiono Basilikato, kaj ĉefurbas la samnoman provincon de Matero.

Thumb
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj Vigevano vd, Ĝemelurboj ...

Konsiderata unu el la plej malnovaj loĝataj urboj en la mondo, Matero estas fama pro siaj trogloditaj vivmedioj (la Sassi di Matera, laŭvorte ŝtonoj de Matero), listigitaj sur la listo de Monda heredaĵo de Unesko en 1993.

La urbo estas nomumita kiel Eŭropa Kultura Ĉefurbo por Italio en 2019 kune kun la bulgara urbo Plovdiv.

Remove ads

Geografio

Matero kuŝas sur kalkoŝtonaj montetoj (ĉ. 400 m) apud profunda ravino.

Historio

En la areo estis vilaĝoj jam dum la ŝtonepoko.

La areo senhomiĝis post atako de la saracenoj en 938. Ĝi venis en 1043 sub normanan regadon, iĝis reĝa sidejo kaj akiris riĉecon.

Vidindaĵoj

Gravega vidindaĵo en la urbo estas Sassi di Matera (la "rokoj de Matero"), kiuj konsistigas la malnovan urboparton de Matero sur la krutaj rokaĵoj de la rivera valo de Gravina. Tiu parto estas deklarita monda kulturheredaĵo fare de Unesko.

La mezepokaj kronikistoj nomumis ĝin "Spegulo de la frunta ĉielo", Carlo Levi komparas ĝin male al funelforma infero de Dante Alighieri.

Gravaj vidindaĵoj estas inter aliaj la tiel nomata roka kirko San Pietro Barisano, Torre Metellana, la kirko San Antonio Abate, la klostro Madonna della Virtù (el la 10-a jarcento) kaj San Nicola dei Greci, la kripto de Madonna degli Angioli, la kirko San Pietro Caveoso, la rokaj kirkoj Santa Maria de Idris kaj San Giovanni same kiel Cappuccino Vecchio kaj Cappuccino Nuovo.

Kino

Pier Paolo Pasolini reĝisoris tie la filmon Naskiĝo de Kristo, kaj Mel Gibson la krucuman parton de la filmo La Pasiono de Kristo, sur la monteto kontraŭsituanta la materan ravenon.

Bildgalerio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads