Mato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Mato estas maldelikata kovraĵo aŭ tapiŝo el plektita pajlo, junko, basto, stipo kaj simile.
| Ĉi tiu artikolo temas pri kovraĵo aŭ tapiŝo. Por fina venka pozicio en ŝakludo rigardu la paĝon Ŝakmato. |

Mato aŭ pordomato estas plejofte eta rektangula mato, sur kiu oni povas viŝi la ŝuojn apud la pordo antaŭ ol eniri la domon.
En la okcidenta kulturo kutimas por ĉie en- kaj eliri la domon kun ŝuoj, dum tio tamen ne estas tre higiena. En multaj (ĉefe tropikaj) landoj preskaŭ estas neimagebla eniri domon aŭ kabanon kun ŝuoj. La ŝuoj (aŭ sandaloj) estas demetitaj, antaŭ eniri la domon. En la domo tamen kuŝas kotona tuko por viŝi la nudajn piedojn.
La pordomato plejofte estas farita el kokoso, artefarita fibro aŭ kaŭĉuko kaj povas kuŝi ekstere aŭ interne de la domo. Matoj por uzado ekster la domo povas esti faritaj el gisfero.
Remove ads
Sporta mato
La amatoraj luktistoj luktas sur matoj.
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
