Matti Vanhanen

finna politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Matti Vanhanen
Remove ads

Matti Taneli VANHANEN (n. 4-an de novembro 1955 en Jyväskylä) estas finna politikisto el la Centra partio kaj ties prezidanto 2003–2010. Li estis ĉefministro ekde la 24-a de junio 2003 ĝis la 22-a de junio 2010. Mandaton de parlamentano li havis de 1991 ĝis 2010, kiam li retiris sin el la politika vivo kaj eklaboris kiel direktoro en Asocio de Privataj Entreprenoj. En 2015 li ree kandidatis por la parlamento kaj estis elektita. Poste li funkciis ankaŭ kiel prezidanto de la parlamento kaj kiel ministro pri financoj.

Thumb
Matti Vanhanen

Matti Vanhanen havas edukon de magistro de sociaj sciencoj. Antaŭ elektiĝo al la parlamento li laboris kiel ĵurnalisto en la loka gazeto Kehäsanomat en Vantaa (1985-1991). Antaŭ sia ĉefministriĝo li estis dum kelkaj monatoj ministro pri defendo. Dufoje (2006, 2018) li estis la kandidato de la Centra Partio por ŝtatprezidanta posteno.

Vanhanen havas du infanojn. Li loĝas en Nurmijärvi. Lia geedzeco finis en 2005.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads