Matzingen

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Matzingen
Remove ads

Matzingen estas komunumo de la distrikto Frauenfeld en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 433 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 2 538 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Matzingen (stacidomo) kaj Weberei Matzingen (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Matzingen situas sude de Frauenfeld meze inter Vinterturo kaj Sankt-Galo. La komunumon trafluas la rivereto Murg, kiu en Frauenfeld alfluas al la rivero Turo.

Al la komunumo apartenas krom Matzingen mem la municipoj Dingenhart, Gass, Halingen, kaj Ristenbühl.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al la kantona ĉefurbo Frauenfeld, en nordoriento al Thundorf, en oriento al Stettfurt, en sudorienbto al Wängi, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Aadorf.

Trafiko

La stacidomo de Matzingen situas ĉe Frauenfeld-Wil-Fervojo (germane Frauenfeld-Wil-Bahn). Temas pri 17,45 kilometrojn longa privata mallarĝŝpurfervojo, kiu konektas la urbojn Frauenfeld kaj Wil.

Matzingen disponas ankaŭ pri propra konekto al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Zuriko.

Historio

La unua dokumenta mencio de Matzingen datiĝas el la jaro 779 kiel Mazcingas.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads