Meniñ Qazaqstanım
nacia himno de Kazaĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Mia Kazaĥio (kazaĥe: Менің Қазақстаным, Meniñ Qazaqstanım) estas la nacia himno de Kazaĥio. Ĝi estis akceptita la 7-an de januaro 2006. La himno baziĝas sur samnoma kanto verkita en 1956, kies melodion verkis Ŝamŝi Kaldajakov kaj la tekston Ĵumeken Naĵimedenov. La originalan tekston de Naĵimedenov modifis prezidanto de Kazaĥio Nursultan Nazarbajev antaŭ la akcepto de la himno.
Remove ads
Teksto
Remove ads
Skandalo en 2012
En marto 2012 okazis Internacia Ĉampionado de Pafado en Kuvajto, en kiu la oran medalon gajnis kazaĥa sportistino Maria Dmitrienko. Dum la medala ceremonio anstataŭ la vera himno de Kazaĥio estis prezentita la kanto-parodio O Kazakhstan el la filmo Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj. Pro plendo de la kazaĥa teamo la ceremonio estis ripetita; kiel poste evidentiĝis, la tuta incidento okazis pro tio, ke la organizantoj en la lasta momento mise elŝutis kanton de YouTube[1].
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads