Metropola areo de Sevilo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Metropola areo de Sevilo
Remove ads

La Metropola areo de Sevilo, kun 1 508 605 loĝantoj 2010) kaj 4 535,78 km² de areo, estas la kvara metropola areo de Hispanio kaj granda turisma, ekonomia, industria kaj loĝeja centro.

Rapidaj faktoj Regiono, Lando ...
Thumb
Elaera vidaĵo de la urbo de Sevilo kaj de kelkaj el la municipoj de la nordo de ties metropola areo.

La Metropola areo de Sevilo estas komponata de totale 46 municipoj de la provinco de Sevilo.

Remove ads

Historio

Kelkaj de la urboj de la metropola areo estas dormurboj ĉirkaŭ Sevilo. La disvolviĝo de tiu metropola areo ekas meze de la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj jaroj, sed la granda urbaniza eksplodo okazis en la 1990-aj jaroj kaj pluas ĝis nun, kiam la metropola areo de Sevilo ne ĉesas kreski, kaj laŭ populacio kaj laŭ etendo, elstare inter la dormurboj, la granda entreprena kaj industria moviĝemo de Alcalá de Guadaíra, Mairena del Aljarafe, aŭ la akso Dos Hermanas-Los Palacios y Villafranca-Utrera.

Remove ads

Geografio

Thumb
Municipoj de la Metropola areo de Sevilo respektive de la samnoma provinco.
Thumb
Fontoj en parko de Alcalá de Guadaíra, tria municipo laŭ populacio.
Thumb
Placo en Albaida del Aljarafe.
Thumb
Sunergia centralo de Sanlúcar la Mayor.

La Metropola areo de Sevilo enhavas totalon de 46 municipoj. Eblas distingi kvar ĉefaj zonoj laŭ la kardinalaj punktoj:

Okcidente: Aljarafe, aro de malgrandaj municipoj kun malklaraj limoj, (strato, promenejo, ponto) kun po ĉirkaŭ 20.000-40.000 loĝantoj kaj totale 339.062 loĝantoj. La municipoj plej loĝataj kaj reprezentaj de tiu komarko estas Mairena del Aljarafe, Tomares, Camas, San Juan de Aznalfarache, Bormujos, Espartinas, Gines, Coria del Río kaj Sanlúcar la Mayor.

Sude: Formata de la akso Dos Hermanas-Los Palacios y Villafranca-Utrera, kiu enhavas 206.350 loĝantojn. Dos Hermanas estas urbo de 122.943 loĝantoj, kun multaj urbanizoj for de la propra domokerno de Dos Hermanas, (Montequinto, Condequinto, Olivar de Quinto, Los Quintos), pli proksimaj al Sevilo. Aktuale estas urbaniza projekto nomata "Entrenúcleos" kiu kunigos Los Quintos kun Dos Hermanas. Los Palacios y Villafranca, kun 36.824 loĝantoj, kaj laste Utrera kun 50.000 loĝantoj.

Oriente: La komarko de Los Alcores, komponita de la municipoj de Alcalá de Guadaíra, Carmona, Mairena del Alcor kaj El Viso del Alcor, kiuj kune posedas populacion de 128.418 loĝantoj.

Norde:, komponita de la municipoj de La Rinconada, La Algaba, Alcalá del Río kaj Brenes estas la zono kun malpli granda urbanizado. Ĝi havas populacion de 68.438 loĝantoj. La urbanizaj planoj antaŭvidas fortan disvolvigon de tiu zono.

Aldonendas la propra urbo de Sevilo kun iom pli da 700.000 loĝantoj.

Thumb
Nervión, unu de la stacioj de la Metroo de Sevilo.
Remove ads

Informo de la Municipoj

Pliaj informoj #, Municipo ...
Remove ads

Politiko

La plej parto de la municipoj de la Metropola areo de Sevilo estas regataj de la socialisma partio PSOE, kaj duarange de la dekstrema PP, kiu regas ĉe Bollullos de la Mitación, Espartinas, Pilas, Salteras kaj Tomares, dum la maldekstra IU, regas en Alcalá del Río, La Algaba kaj Camas, kaj la andaluziisma partio PA, same faras en Aznalcázar kaj Utrera.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads