Mezuro (matematiko)

kalkuleble sumeca funkcio sur sigma-alĝebro From Wikipedia, the free encyclopedia

Mezuro (matematiko)
Remove ads

En analitiko, mezuro[1] estas funkcio, kiu asignas al ĉiu mezurebla aro (elemento de sigma-alĝebro) nenegativan reelon aŭ nefinion, laŭ ia koncepto de “grandeco” (longo, areo, volumeno ktp.) de tiuj aroj.

Thumb
Mezuro asignas nenegativan reelon aŭ nefinion al ĉiu aro en sigma-alĝebro.

Difino

Supozu, ke estas sigma-alĝebro super la aro . Do, mezuro super estas funkcio

kiu plenumas la ĉi-suban aksiomon (kalkuleblan sumecon):

  • Por ajna kalkulebla kolekto de elementoj de , se ili estas senkomunaĵaj (t.e. pri ajna , se , do ), do la mezuro de la kunaĵoj estas la sumo de la mezuroj:
  •  :.

Specife, se , do .

Remove ads

Ekzemploj

Sur ajna sigma-alĝebro sur ajna aro, oni povas difini la kalkulan mezuron:

Sur ajna sigma-alĝebro sur ajna aro, oni povas difini la trivialan mezuron:

.

Sur la reela linio (aŭ, pli ĝenerale, ajnadimensia eŭklida spaco), oni povas difini la sigma-alĝebron de Lebesgue-mezureblaj aroj kaj sur tiuj la mezuron de Lebesgue.

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads