Miguel Hidalgo y Costilla
insurekcia militisto kaj pastro de Nova Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Miguel Gregorio Antonio Ignacio Hidalgo y Costilla Gallaga Mandarte y Villaseñor[1][2] (Pénjamo, Intendencia de Guanajuato; 8-a de Majo 1753 - Chihuahua, Nueva Vizcaya; 30-a de Julio 1811), konata kiel Miguel Hidalgo y Costilla aŭ eĉ pli simple kiel Miguel HIDALGO, estis insurekcia militisto kaj pastro de Nova Hispanio, nuna Meksiko. En Meksiko, oni konas lin kiel "Patro de la Patrujo".


Li elstaris en la iniciato de la unua etapo de la Meksika Milito de Sendependeco per agado konata en la meksika historiografio kiel Grito de Dolores (Krio de Dolores). Li regis milite kaj politike la unuan parton de la sendependentisma movado, sed, post serio de malvenkoj, li estis kaptita la 21an de Marto 1811, post preskaŭ ses monatoj de la komenco de la ribelo, kaj malliberigita en Chihuahua, juĝita kaj mortpafita la 30an de Julio samjare en Chihuahua.
Remove ads
Notoj
Bibliotekoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads