Ministraro dua de Angela Merkel

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ministraro dua de Angela Merkel
Remove ads

La dua ministraro de Angela Merkel estas la Federacia Registaro de Germanio, kiu oficas ekde la 28-a de oktobro 2009 dum la 17-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag ĝis kreo de nova registaro sekve de la parlamenta baloto en Germanio 2013. Estrata de la kristandemokratino Angela Merkel - la unua kancelierino -, ĝi estas subtenata de registara koalicio de la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU) plus la Libera Demokrata Partio (FPD). La havas la adjektivon "dua", ĉar jam dum la antaŭa 16-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter novembro 2005 kaj 2009 la nacia registaro estis estrata de Angela Merkel - tiam tamen temis pri granda koalicio inter la konservativaj partioj CDU kaj CSU plus la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD).

Thumb
Angela Merkel
Rapidaj faktoj federacia kabineto de Germanio ...
Remove ads

Konsisto

Pliaj informoj Ofico, Nomo ...

Ĉiuj ministroj krom Philipp Rösler ankaŭ estas elektitaj membroj de la federacia parlamento Bundestag. La koalicia interkonsento ricevis la programan titolon Wachstum. Bildung. Zusammenhalt. ("Kresko. Eduko. Kunteniĝo.").

Remove ads

Ŝanĝiĝoj

La unua ŝanĝo de la ministraro okazis la 30-an de novembro 2009. Franz-Josef Jung, en la unua ministraro de Angela Merkel de 2005 ĝis 2009 ministro pri defendo, la 27-an de novembro deklaris sian demision el la registaro pro kritikoj pri la informa politiko rilate al elaera atako proksime de Kunduz en Afganio septembre 2009: tiam germanaj armeaj aviadiloj bombe atakis du benzintransportajn kamionojn ŝtelitajn de talibanoj, detruis la kamionojn sed mortigis ankaŭ pli ol 50 nur hazarde trafitajn civitanojn. Lian postenon kiel ministro pri laboro kaj socialaj aferoj, kiun li plenumis nur monaton, transprenis Ursula von der Leyen, kaj ŝian antaŭan postenon de ministrino pri familio, maljunularo, virinaro kaj junularo transprenis la tiumomente nur 32-jara Kristina Schröder.

La 3-an de marto 2011 Karl-Theodor zu Guttenberg demisiis pro akuzoj pri plagiatita doktora disertaĵo. Lin anstataŭis Thomas de Maizière, ĝis tiam sur posteno de ministro pri internaj aferoj, tie anstataŭigita de Hans-Peter Friedrich.

La 12-an de majo 2011 Philipp Rösler iĝis ministro pri ekonomio post Rainer Brüderle. La oficon de ministro pri sano transprenis post li Daniel Bahr.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads