Minuf

From Wikipedia, the free encyclopedia

Minuf
Remove ads

Minuf, laŭ egipta arabe منوف, laŭ kopte ⲡⲁⲛⲟⲩϥ estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Minufija, kie ĝi estas ties sidejo ĝis 1826. La urbo estas nomdonanto de la provinco.

Thumb
Ĉefvojo
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Loknomo

Minuf antaŭe estis nomita "Supra Minuf", kiu venis de kopta lingvo "ⲡⲁⲛⲟⲩϥ ⲣⲏⲥ". "La supra" ĉi-kaze ankaŭ signifas "suda" laŭ fluo de Nilo. La kopta nomo estis derivita de la antikva egipta "bona insulo".

Demografio

En Minuf loĝis 117107 en 2018 laŭ Germanlingva Vikipedio, respektive 125707 en 2021 laŭ Anglalingva Vikipedio.

Thumb
Domoj en Minuf

Geografio

Minuf troviĝas sur ebenaĵo 20 metrojn super la marnivelo. Aktuala provinca sidejo Ŝebin el-Komo troviĝas 15 (escepte tiu dateno estis taksita), Benho 24, Tanto 36, ĉefurbo Kairo 55, Zagazigo 56, Aleksandrio 128, Suezo 160, Asuano 735, kilometrojn (aere) .

Historio

Minuf estas unu el la pluraj kontinue loĝataj antikvaj egiptaj urboj, eĉ ĝi estis episkopejo de la kvara jarcento. Ekde la 19-a jarcento Minuf iris en malkreskon kaj perdis la provincan sidejon en 1826.

Klimato

Minuf situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur ĉirkaŭ 30 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 13-28 °C.

Trafiko

Minuf estas fervoja nodo kun 4 fervojaj linioj. Male, ĉefvojoj evitas la urbegon kaj ekzistas nur unu traira flankovojo.

Thumb
Statuo

Vidindaĵoj

Referencoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads