Misurio

subŝtato de Usono From Wikipedia, the free encyclopedia

Misurio
Remove ads

Misurio (angle, Missouri [Miz-UR-i]) estas subŝtato de Usono. Ok ŝtatoj limas Misurion (Tenesio estas la nura alia ŝtatoj kun ok limoj). Norde estas Iovao, nordokcidente estas Nebrasko, okcidente estas Kansaso, sudokcidente estas Oklahomo, sude estas Arkansaso, sudoriente estas Tenesio, kaj oriente estas Kentukio kaj Ilinojso. La Misisipo estas la orienta limo kaj la Misuro fluas tra la centra parto de la ŝtato. La ŝtato nomiĝis pro la rivero Misuro (Missouri), ilinoja vorto por "urbeto de la grandaj kanuoj" aŭ "ligna-kanua popolo". Ĝi estis parto de la Luiziana Teritorio kaj fariĝis la 24-a ŝtato je la 10-a de aŭgusto 1821.

Thumb
Rapidaj faktoj MisurioState of Missouri ...

La moto de Misurio estas salus populi suprema lex esto (latine: la bonfarto de la popolo estu la plej alta leĝo).

Remove ads

Historio

Remove ads

Geografio

La norda duono de la ŝtato (norde de la Misuro-Rivero) estas parto de la Grandaj Ebenaĵoj. Laŭ la Misisipo-Rivero estas flusa ebenaĵo. La sudorienta parto estas sur la New-Madrid-Faŭlto.

En la sudokcidento estas Ozark-Altebenaĵo, antikva plataĵo, kiu estas malebena. Ozark-Altebenaĵo etendiĝas en Arkansason, Oklahomon kaj Kansason.

Grandaj urboj

Kansasurbo (loĝantaro: 441.545) estas la plej granda urbo en Misurio, la dua plej granda urbo estas Sankta-Luizo (350.705), kaj Springfield (151.580) estas la tria plej granda urbo. Sed la loĝantaro de la aglomeraĵa statistika areo (MSA) de Sankta-Luizo estas 2,5 milionoj kaj la loĝantaro de la MSA de Kansaso Urbo estas du milionoj.

Thumb
La "Gateway Arch" en Sankta-Luizo.

Ekonomio

La ekonomio de Misurio baziĝas sur agrikulturo, industrio, minoj kaj turismo.

Agrikulturo estas ĉefe bovaĵo, porkaĵo, sojfabo kaj kortobirdoj. Vinfarejojn oni povas trovi proksime de Hermann (Misurio) kaj Saint James (Misurio).

Industrio estas ĉefe aerokosmo (Sankta-Luizo), manĝaĵa traktado (sudokcidenta Misurio) kaj kemio.

Misurio estas la plej granda produktanto de plumbo en Usono (orienta Ozarks). Ankaŭ kalko estas minata.

Turismaj lokoj inkludas Sankta-Luizon, Hannibal (Missouri) (knabaĝa hejmo de Mark Twain), Lake of the Ozarks (centra Misurio) kaj Branson (Misurio) (Kontreaj teatroj kaj lagoj).

Remove ads

Ŝoseoj

Thumb
Ŝoseo-sistemo de Misurio: Interŝtata Ŝosea Sistemo estas blua; enŝtataj ŝoseoj estas oranĝaj

Multaj ŝoseoj transiras Misurion, inkluzive interŝtatajn ŝoseojn kaj usonaj ŝoseoj. Misurio havas ĝia propra ŝosea sistemo kaj aro de sekundaraj ŝoseoj kiu numeriĝis kun literoj. Misurio estis unu el ok ŝtatoj kiu estis lokita sur historia Ŝoseo 66.

Interŝtata Ŝosea Sistemo

Nord-sude Orient-okcidente
  • Interstate 29
  • Interstate 35
  • Interstate 49 (proponiĝis)
  • Interstate 55
  • Interstate 57
  • Interstate 155
  • Interstate 229
  • Interstate 255
  • Interstate 435
  • Interstate 635
  • Interstate 44
  • Interstate 64
  • Interstate 66 (proponiĝis)
  • Interstate 70
  • Interstate 72
  • Interstate 170
  • Interstate 270
  • Interstate 470
  • Interstate 670

Usona Ŝosea Sistemo

Nord-sude Orient-okcidente
  • US 59
  • US 61
  • US 63
  • US 65
  • US 67
  • US 69
  • US 71
  • US 159
  • US 169
  • US 275
  • US 24
  • US 40
  • US 50
  • US 54
  • US 56
  • US 60
  • US 62
  • US 66
  • US 160
  • US 166
  • US 400
  • US 412
Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads