Mkokotoni

From Wikipedia, the free encyclopedia

Mkokotoni
Remove ads

Mkokotoni estas urbo sur insulo Unguĵo, ĉefurbo de regiono Norda Unguĵo. Laŭ censo en 2002 ĝi havis 2.388 loĝantojn.

Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Thumb
Situo sur Unguĵo

Mkokotoni situas ĉe la okcidenta bordo de la insulo, rande de golfeto, en kiu troviĝas insulo Tumbatu. La prama trafiko de Tumbatu kaj Unguĵo uzas la havenon de Mkokotoni, antaŭ kiu ne estas baranta rifo, kiel ĉe la plejparto de Unguĵo. Tio faciligas ne nur la pramtrafikon, sed ankaŭ la fiŝkaptadon.

La 29-an de aprilo 2006 ĉirkaŭ 300 mortaj delfenoj estis trovitaj ĉe la marbordo proksime de la urbo. La kaŭzo de ilia morto estas neklara.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads