Modinagar
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Modinagar, hindie मोदीनगर estas urbego en norda Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en distrikto de Gaziabad. La urbego apartenas al la Nacia Ĉefurba Regiono (Barato). La loknomo derivas de la fratoj Modi, la establintoj de la sukerproduktejo.

Enirejo de la sukerproduktejo
Remove ads
Demografio
En 2011 loĝantoj de Modinagar havis 130 325, kun la aglomeraĵo 182 811. La legopovo estas 88%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
Modinagar kuŝas sur montetaro sur averaĝa alteco de 219 m super la marnivelo. Mirat troviĝas 21, Gaziabad 22, Hapur 23, Bagpat 37, tutlanda ĉefurbo Delhio 41, Baraut 42, Granda Noida 43, Sonipat 57, Muzaffarnagar kaj Ŝamli po 73, Agra 190, Kanpur 371, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 399, Mumbajo 1198, Kolkata 1286 kilometrojn (aere) .
Historio
Origine Modinagar estis vilaĝo sub nomo Begumabad dum erao de mogoloj. En 1933 fratoj Modi establis sukerproduktejon, kiu malfermis abruptan evoluon de Begumabad. Post 6 jaroj alia industriulo establis sapoproduktejon, baldaŭ pliaj uzinoj ekfunkciis, nature la komercado kaj edukado ankaŭ ekfunkciis. En 1945 la urbeto estis alinomita Modinagar.
Ekonomio
Modinagar estas grava centro de la sukerproduktado.
Religioj
En Modinagar la ĉefa religio estas la hinduismo kun preskaŭ 93%, krome islamo proksimume 3% kaj iomete ankaŭ aliaj religioj.
Lingvoj
La oficiala lingvo en Modinagar estas la hindia.
Eduko
En Modinagar sola universitato, pluraj altlernejoj kaj institutoj funkcias.

Stacidomo de Modinagar

Ĉefvojo en Modinagar
Trafiko
Modinagar havas trairan fervojan kaj ĉefvojan liniojn inter Mirat kaj Gaziabad, krome ekzistas flankovojo al Hapur. La plej proksima flughaveno funkcias en Delhio.
Klimato
Modinagar havas muson-influitan humidan subtropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas ĉirkaŭ 800-900 mm precipe dum la musonoj inter junio-septembro. La temperaturo varias inter 17-31 °C.
Vidindaĵoj
- preĝejoj, precipe hinduaj temploj
Fontoj
- WikiTrans

Instituto ĉe Modinagar
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads