Jean Giraud

From Wikipedia, the free encyclopedia

Jean Giraud
Remove ads

Jean Henri Gaston GIRAUD, naskiĝinta la 8an de majo 1938 ĉe Nogent-sur-Marne kaj mortinta la 10an de marto 2012[1] en Parizo[2], estis desegnisto kaj scenaristo franca de bildliteraturo, konata laŭ sia propra nomo sed ankaŭ laŭ la pseŭdonimoj de Mœbius kaj Gir. Lia nomo Mœbius venas de la koncepto matematika de la Moebius strio, objekto havanta unu flankon.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Kiel Jean Giraud kaj Gir, li estas kreinto, kun Jean-Michel Charlier por la scenaro, de la fama serio vakera Blueberry.

Sub la kaŝnomo Mœbius aŭ Moebius, li estis aŭtoro de bildliteraturo de scienco-fikcio, kiaj Le Garage hermétique (la hermetika aŭtejo), L'IncalArzach, kiuj havigis al li internacian agnoskon, ĉe la ŝatantoj ĉu de usonaj comics ĉu de japanaj mangaoj. Liaj verkoj inkluas ankaŭ Les Jardins d'Edena. Li estis unu el la fondintoj de la eldonejo Les Humanoïdes Associés, kaj de la gazeto Métal hurlant. Li same partoprenis en la bildokoncepto de filmoj, kiel ekzemple Alien kaj Tron.

Li influis multaj bildrakontoj kaj filmoj kun lia stilo, ekzemple The Force Awakens, Squirrel Girl, Doctor Aphra, The Fifth Element, kaj la filmoj de Hayao Miyazaki. Lia stilo influis ankaŭ multaj videoludoj.

Pro lia famo diversaj amaskomunikiloj eĉ klasigis lin kiel kunulo de la franca movado de la nomataj nouveaux philosophes (novaj filozofoj).[3]

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads