Moliso

regiono de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Moliso
Remove ads

Moliso[1], foje ankaŭ alternative Molizo[2] (itale Molise) estas regiono de Italio situanta inter Abruzo, Latio, Kampanio, Apulio kaj Adriatika Maro.

Thumb
Rapidaj faktoj regiono de Italio, Kodo: ...

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 304 285 loĝantoj sur areo de 4 438 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 69 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Campobasso, aliaj gravaj urboj estas Isernia, Termoli kaj Larino (tiu lasta kun tre grava historia centro).

Troviĝas en tiu regiono parto de la Nacia parko Parco Nazionale d'Abruzzo, Lazio e Molise.

Ĝi estas regiono de la 27-an de decembro 1963, ĝis tiam formis kun Abruzo la regionon Abruzzo-Molise.

Slavomolisano, konata ankaŭ kiel MoliseslavaMoliskroata, estas variaĵo de Ŝtokavia Serbokroata lingvo parolata de italaj kroatoj en la provinco Kampobaso, en la regiono Moliso, nome en la vilaĝoj Montemitro (Mundimitar), Acquaviva Collecroce (Živavoda Kruč) kaj San Felice del Molise (Štifilić).

Remove ads

Geografio

Thumb
Surfaco de Moliso per altimetraj zonoj
Thumb
La du provincoj de Moliso

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads