Monato

unu el la 12 aŭ 13 dividaĵoj de la jaro laŭ iu kalendaro; laŭ la internacia Gregoria kalendaro, konsistas el 28, 29, 30, aŭ 30 tagojn; laŭ lunaj kalendaroj (la hebrea, la Islama, la ĉina, ktp.), aŭ 29 aŭ 30 tagoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Monato estas tempintervalo, laŭ kio oni dividas la jaron. La kvanto de monatoj egalas al 12 en ĉiuj kalendarsistemoj, kiu ŝajne devenas de antikvaj sumeroj kaj babilonianoj.

Ĉi tiu artikolo temas pri parto de jaro. Por la samnoma Esperanto-gazeto rigardu la paĝon Monato (gazeto).

En lunkalendaroj, lunmonato estas la tempo inter du sinsekvaj sizigioj (novlunoj aŭ plenlunoj).

Nomoj

La monatnomoj laŭ Gregoria kalendaro same sonas en diversaj lingvoj, tamen ĉi tiuj nomoj estis donitaj de antikvaj Romianoj.

  • Januaro - 31 tagoj, en Romirespublika Kalendaro Januarius. La vorto Januaro devenas de la nomo de dio de Romianoj - Jano. Li estis dio de la komenco kaj fino, de enirejo kaj elirejo, pordoj (Ianua latine signifas "pordo"). Li rigardis samtempe antaŭen kaj malantaŭen kaj povis vidi pasinton kaj estonton. Oni imagas lin duvizaĝa kun ŝlosilo kaj 365 fingroj. (January, janvier, enero, gennaio, Januar.)
  • Februaro - kutime 28 tagoj, en superjaroj 29, en Romia Respublika Kalendaro Februarius. La vorto Februaro signifas "purigadon de pekoj per oferdono". Tiu estis monato de purigado (de vintro) kaj prepariĝo (por printempo). Laŭ alia versio ĝi estas ligita kun la nomo Februs - dio de subtera lando. (February, février, febrero, febbraio, Februar.)
  • Marto - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Martius. Marso estis dio de milito (antaŭ ol la helena influo, de terkulturo) en antikva Romo. Romianoj ĉi tiun monaton impresiĝis per ofta fulmotondro, kiu aspektis kiel ĉiela milito. En Italio marto estas monato de permanenta pluvo kaj vento kaj se aldoni fenomenojn, kaŭzitajn de kunpuŝiĝo de nebuloj, oni tre facile povas imagi detruon kaj militon. (March, mars, marzo, marzo, März.)
  • Aprilo - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Aprilis. Oni supozas, ke la nomo Aprilo devenas de latina vorto aperire. Ĝi signifas "malfermon", kiu verŝajne estas ligita al apero de florburĝonoj printempe. (April, avril, abril, aprile, April.)
  • Majo - 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Maius. La nomo Majo devenas de Romia diino Maja (patrino de Merkuro), kiu estis diino de riĉeco kaj fekundeco. (May, mai, mayo, maggio, Mai.)
  • Junio - 30 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Junius. La nomo Junio estis donita al ĉi monato honore de Romia diino Junona, kiu estis edzino de Jupitero. (June, juin, junio, giugno, Juni.)
  • Julio kaj Aŭgusto po 31 tagoj, en Romia Respublika Kalendaro Julius kaj Augustus. La nomoj Julio kaj Aŭgusto estis donitaj honore de Romanaj imperiestroj - Julio Cezaro (estis naskita en ĉi monato) kaj Oktavio Aŭgusto (regis dum 63 a.K. - 14 p.K.), kiuj faris kalendarajn reformojn. Antaŭ la cezaroj, Julio estis Quintilis (antaŭ 44 a.K.) kaj Aŭgusto estis Sextilis (antaŭ 8 a.K.).(July, August, juillet, août, julio, agosto, luglio, agosto, Juli, August.)

Originale, la romia kalendaro komenciĝis je la 1-a de marto kaj daŭris ĝis la fino de decembro. Post decembro estis tagoj senmonataj. Poste tiuj tagoj estis donitaj al du novaj monatoj, februaro kaj januaro.

Por aliaj monatsistemoj vidu: Juda kalendaro, Islama kalendaro, Franca respublika kalendaro, kaj ankaŭ astrologio.

Remove ads

Ortografio

Laŭ la Fundamento de Esperanto la komencon de la monatnomoj oni prefere skribu majuskle: Januaro, Februaro, Marto ktp. Sed, la lingvoevoluo kondukis al tio, ke hodiaŭ preskaŭ ĉiuj eldonaĵoj uzas minusklajn formojn (vidu ĉe retpaĝoj de UEA, eldonaĵo Esperanto ktp.)

Bertilo Wennergren en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko rekomendas skribi ekde majusklo kiel propraj nomoj.[1]

En diversaj lingvoj

Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo > Monato

Pliaj informoj esperanto, januaro ...
Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads