Multano

urbo en Panĝabio, Pakistano From Wikipedia, the free encyclopedia

Multano
Remove ads

Multano (urdue ملتان) estas milionurbo sude en la provinco Panĝabo, en Pakistano, kie estas centro de kantono same tiel nomata Multan. Ĝi estas terkultiva urbo kun 1.197.384 loĝantoj. Ĝi estas la 5-a plej loĝata urbo de la lando kaj havas Esperanto-Klubon de la Pakistana Esperanto-Asocio.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Thumb
Moskeo Bah-ud-in Zakarija en Multano
Thumb
Horloĝa turo de Multano
Thumb
Moskeo en Multano

Multano estas konata kiel la "Urbo de sufioj" pro la multnombro de maŭzoleoj kaj tomboj de sufioj kiuj troviĝas en la tuta urbo. Ĝi ankaŭ estas konata pro la pulbazaroj, moskeoj kaj ornamitaj tomboj.

Remove ads

Geografio

Multano troviĝas sur ebenaĵo laŭ flankorivero de Induso en mezo de la lando. Islamabado troviĝas je 562, Lahore je 352, Karaĉio je 966 km-oj.

Historio

Multano estas unu el la plej malnovaj urboj de la azia subkontinento. Ĝi estis ĉefurbo de la Trigarta Regno dum epoko de la Mahabharata milito, en periodo de la katoĉidoj. Multano havis plurajn nomojn laŭlonge de la jarcentoj, origine ĝi nomiĝis Kaŝtpuro.

Dum la historio tie okazis diversaj konfliktoj kaj militadoj. La unua estis Aleksandro la Granda, kiun sekvis aliaj armeoj. Nur dum regado de Moguloj estis paco dum 200 jaroj. Antaŭ la britoj ĝis 1849 la sikoj regadis tie. Ekde 1947 Multano estas parto de sendependa Pakistano.

Remove ads

Klimato

Multano havas senpluvan klimaton. Dum la someroj la temperaturoj atingas ĉirkaŭ 54 °C, kaj en vintro estas proksimume frostopunkto. Jare pluvas po 127 mm. Polvoŝtormoj estas oftaj.

Ekonomio

Multano estas komerca kaj industria centroj. Industrioj inkludas sterkaĵon, vitroproduktadon, kotonoproduktadon kaj teksaĵon. En la ĉirkaŭaĵo oni faris kanalojn, kiuj ebligas la agrikulturadon (mango, citrusoj).

Vidindaĵoj

Trafiko

Multano havas internacian flughavenon. La fervojaj kaj ĉefvojaj kontaktoj estas bonaj.

Ĝemelurboj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads